Kalorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nutrada marko sur pako da rizo de la Unuiĝinta Reĝlando.
(Notu ke ĉi tie: Calorie=kcal)

Kalorio estas historia mezurunuo de la varm-energio, antaŭ la nuntempa SI-unuo de energio kaj laboro, la ĵulo. Ĝi estas simbolita per "cal" (de la franca termino "calorie", kiu devenas de la latina "calor" kun la signifo de "varmo").

Laŭ la fako estas uzataj malsamaj difinoj de la kalorio:

  • 1 calth = 4,184 J estas la termoĥemia kalorio "TH" (de la angla termino "thermochemical"), ĝi proksimume korespondas al la energio permesante kreskon de akvotemperaturo de unu grado Celsia ĉirkaŭ 17 °C;
  • 1 cal15 = 4,1855 J estas la kalorio, kiu korespondas al la energio permesante kreskon de temperaturo de 14,5 °C al 15,5 °C de sengasa akvo sub premo de 101 325 Pa, ĝi estis adoptata en 1950 de Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, Comité International des Poids et Mesures lokata en Sèvres apud Parizo);
  • 1 calIT = 0,001163 Wh = 4,1868 J estas la kalorio de Internacia Tabelo "IT", ĝi estis adoptata de la kvina konferenco pri vaporoproprecoj (Londono,1956).
  • 1 kcal ≈ 1000 calth estas tiel-nomata "granda kalorio", aŭ kilokalorio, tiu ĉi kilokalorio, aŭ Kalorio (notu majusklan K), kiu kutime troviĝas en la kampoj de kuirarto kaj dietistiko.

Kalorio estas ofta mezurunuo de la energia enhavo de nutraĵo. En nutraĵo, estas por gramo po 9 kcal pri graso, po 4 kcal pri karbohidrato kaj po 3,2 kcal pri proteino.