Kaloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kaloto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV en matematika lingvaĵo estas

  1. tiu parto de surfaco de sfero, apartigita de ebeno ĝin sekcanta, kaj en pli ĝenerala senco
  2. sferfragmento.

La plej norda parto de Skandinavio, iom aspektanta kiel kaloto, nomatas regiono Norda Kabo aŭ "Norda Kaloto".

Formon de kaloto ankaŭ havas vertoĉapo, eta ronda duonsfera ĉapeto kovranta nur la verton, uzata interalie de katolikaj pastroj, tiel ankaŭ ĝi fojfoje nomatas "kaloto".

En la Reta Vortaro de Esperanto proponiĝas anstataŭigi la vorton kaloto per "vertoĉapo de sfero", kun unua rimarko ke "en terminaroj oni pli ofte trovas la sinonimon kaloto, sed la uzo de speciala radiko por nur tiu termino ŝajnas senutila", kaj dua rimarko ke "vertoĉapo de sfero estas aparta kazo de zono, kiam unu el la sekcantaj ebenoj tanĝas la sferon. Tial Raoul Bricard[1] nomas tion „unubaza zono“. La juĝo ke la termino kaloto "ŝajnas senutila" tamen estas nur persona opinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henri Baupierre (pseŭdonimo de Henri Paul Vatré): La viro el Miamio, La Nica Literatura Revuo, 1960-09 ĝis 10 (6/2), p. 75a-76a