Embd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalpetran)
Embd
Blazono de Embd
Blazono de Embd
Blazono de Embd
Embd
Embd
Embd
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 12′ 56″ N 7° 49′ 44″ O / 46.21556 °N, 7.82889 °O / 46.21556; 7.82889 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 56″ N 7° 49′ 44″ O / 46.21556 °N, 7.82889 °O / 46.21556; 7.82889 (mapo)
Areo 13,39 km²
Alteco 1356 m super marnivelo
Poŝtkodo 3926
Komunumkodo 6283
Mapo de Embd
Mapo de Embd
Situa mapo de Embd
vdr

Embd estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 312 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Embd situas en la suba Mater-Valo kaj etendiĝas en oriento ĝia al la bordo de la rivero Matervispa. La plej alta punkto de la komunumo estas la kulmino de la monto Schwarzhorn sur alteco de 3201 m s.m. dum la plej malalta punkto, kiu situas sur alteco de 850 m s.m., troviĝas en Kalpetran ĉe la bordo deMatervispo. La komunumo konsisatas el la vilaĝoj Embd kaj Kalpetran, kaj la setlejoj Hasol kaj Schalb.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,39 km², de kiuj 9,5% estas kovritaj de arbaro, 24,4% servas por agrikulturo kaj 2,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Embd limas en nordo al Unterbäch, en nordoriento al Törbel, en oriento al Grächen, en sudo al Sankt Niklaus, en sudokcidento al Turtmann-Unterems kaj en nordokcidento al Ergisch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Embd situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La unika veturebla vojo estas mallarĝa vojeto, kiu kondukas de Stalden tra Törbel al la vilaĝo. La vilaĝeto Kalpetran en la valo atingeblas pere de flanka vojo de la kantona ĉefvojo de Visp al Täsch. En Kalpetran estas stacidomo de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo, de kie aertelfero kondukas supren al la vilaĝo Embd.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Embd datiĝas el la jaro 1250 kiel Emeda. Embd estis la sidejo de la Senjoroj de Embd, kiuj estis vasaloj de la katedrala kapitolo de Siono. Ilia sidejo estis la Rotigo-Turo, kies unua mencio datiĝas el la jaro 1211 kaj kiu ekzistis ĝis 1852. Kiel paroĥo Embd memstariĝis en la jaro 1771, kiam ĝi disiĝis de la paroĥo Stalden. La nuna paroĥa preĝejo estis konstruita en la jaro 1960.Ĝis 2005 en Embd funkciis kvarcitminejo. La kvarcitŝtonon oni en Valezo multloke utiligis por kovri la tegmentojn de la domoj. La minejo estis fermita post tragika akcidento kun mortinto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]