Kalsonŝtrumpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalsonŝtrumpoj
Nigraj kalsonŝtrumpoj

Kalsonŝtrumpoj (aŭ ŝtrumpkalsono) konsistas el kalsono (plej ofte nilona) kun du ŝtrumpoj kiel unu tutaĵo. La kalsonŝtrumpoj aperis en 1967 kune pro la furoro de la minijupo.

Pro la kalsonŝtrumpoj la longaj ŝtrumpoj kun ĵarteloj preskaŭ malaperis el la moda scenejo. La portkomforto de kalsonŝtrumpoj estas pli bona laŭ multaj virinoj.