Komunumo Švenčionys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaltanėnai)
Komunumo Švenčionys
subdistrikta komunumo de Litovio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18116
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 265  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 7′ N, 26° 10′ O (mapo)55.11666666666726.166666666667Koordinatoj: 55° 7′ N, 26° 10′ O (mapo) [+]
Alto 183 m [+]
Areo 1692 km² ( 169 200 ha) [+]
Komunumo Švenčionys (Litovio)
Komunumo Švenčionys (Litovio)
DEC
Komunumo Švenčionys
Komunumo Švenčionys
Situo de Komunumo Švenčionys

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Švenčionys District Municipality [+]
vdr
Švenčionys
blazono de Švenčionys situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010)
administra centro: Švenčionys
nombro de loĝantoj: 22 265 (en 2023)
en la urbo mem: 4 065 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1692 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 387
koordinatoj: 54° 46' norde, 24° 38' oriente

Švenčionys estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi unu el tri plej grandaj urbetoj, en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Švenčionys. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 84 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, proksime al la limo al Belorusio. En 2023 en la komunumo vivis 22 265 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 4 065. Laŭ nombro da loĝantoj ankoraŭ iom pli grandaj estas du pliaj urboj de la komunumo, Švenčionėliai kun 6 900 loĝantoj kaj Pabradė kun 6 500. Al la teritorio apartenas parto de la lago Asveja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la 13-a jarcento la urbo estis la koro de historia regioneto kun la nomo "Nalšia", kiu situis en la pleja nordoriento de Litovio kaj limis kun la teritorio konkerita fare de la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj norde - en kaj pri la regiono dum la mezepoko pli ofte okazis akraj bataloj. Dum la 15-a jarcento en la regiono la litova grandduko Vytautas setligis tatarojn, kiuj estis talentaj artmetiistoj, kaj pro ili Švenčionys iĝis unu el la gvidaj mezepokaj artmetiistaj centroj de Litovio.

Dum 1800 la urbo ricevis formalajn urbajn rajtojn. 12 jarojn pli poste, dum 1812 ĝin travojaĝis la armeo de Napoléon Bonaparte survoje al provo konkeri Rusion, kaj Lev Tolstoj mencias la urbon en sia romano "Milito kaj Paco".

Dum la jaro 1883 en la urbo ekfunkciis - en Litovio siatempe unika - fabriko por prilaboro de sanigaj herboj; dum 1928 en la urbo aldoniĝis dua tia fabriko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Parto de la komunumo estas la loĝloko Kaltanėnai. Tie en 1967, samtempe kun la 9-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-9) en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan esperantistan tendaron en Litovio, kiu en la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]