Kaltern an der Weinstraße

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaltern an der Weinstraße (Caldaro sulla strada del vino)
Kaltern an der Weinstraße
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 25′ N, 11° 15′ O (mapo)46.41666666666711.25Koordinatoj: 46° 25′ N, 11° 15′ O (mapo)
Alto super marnivelo 425 m
Areo 47 km²
Loĝantaro 8137 (2023)
Loĝdenso 169 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Altenburg, Dorf, Mitterdorf, Oberplanitzing, St. Anton/Pfuß, St. Josef am See, St. Nikolaus kaj Unterplanitzing
Najbaraj komunumoj Amblar-Don (TN), Eppan an der Weinstraße, Cavareno (TN), Neumarkt (Egna), Ruffrè (TN), Sarnonico (TN), Tramin an der Weinstraße kaj Pfatten-Vadena
Patrono ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj caldaresi/Kalterer
Poŝtkodo 39052
Imposta kodo B397
Kodo laŭ ISTAT 021015
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kaltern an der Weinstraße - por kiu aldona itallingva nomo Caldaro sulla strada del vino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 137 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Amblar-Don (TN), Eppan an der Weinstraße, Cavareno (TN), Neumarkt (Egna), Ruffrè (TN), Sarnonico (TN), Tramin an der Weinstraße kaj Pfatten-Vadena.

En la komunuma teritorio troviĝas la Kalterer SeeLago di Caldaro, la dum someroj plej varma banlago de Sudtirolo.

la "lago de Kaltern"

Proksimume 93 procentoj de la loĝantaro parolas la germanan, 6 procentoj la italan kaj 1 procento la ladinan.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Partnera urbo de Kaltern-Caldaro estas la urbo Heppenheim en Germanio - en ambaŭ partneraj urboj la plej grava agrikultura branĉo estas vinkultivado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

arbaro ĉe Kaltern