Saltu al enhavo

Kaluga gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaluga gubernio
Origina nomo:
Калужская губерния
 Rusa carlando 12-a de decembro 1796 – 1-a de oktobro 1929 Rusa SFSR 

gubernio de la Rusia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 132 843 en 1897
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusa carlandoRusa carlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusa SFSRRusa SFSR
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Kaluga gubernio - ruse Орловская губерния, Kalugskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la 12-a de decembro 1796 kaj la 1-a de oktobro 1929. La loĝantaro estis 1 132 843 civitanoj en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 27 178 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 42 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Kaluga.

Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio transprenis vastan parton de la Kaluga vicreĝlando de la Rusa carlando kaj ke sekve de la Oktobra Revolucio de 1917 ankoraŭ pli ol 10 jarojn pluekzistis kiel parto de Sovetunio ĝis ĝi malinstaliĝis en oktobro 1929 - sekve dum 15 jaroj la teritorio dividiĝis inter la Moskva provinco kaj efemera "okcidenta provinco", kaj poat 1944 la sekva administra unuo estis precipe la Kaluga provinco. Sed necesas precizigi, ke ekde 1920 ĝis la malfondo la Kaluga kune kun la najbara Orjola gubernio konsistigis kunan unuon, kiu ricevis la nomon Brjanska gubernio.

reprezentiĝo de la gubernio en tiutempa ludkarto