Blankkapa maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalva aglo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkapa maraglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Specio: H. leucocephalus
Haliaeetus leucocephalus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo
Arealo
  • H. l. leucocephalus
  • H. l. washingtoniensis
Sinonimoj
  • Falco leucocephalus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus) estas specio de rabobirdo de la familio Akcipitredoj kaj de genro Haliaeetus, tio estas maragloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Usona maraglo aŭ eĉ Nordamerika maraglo, ĉefe pro tio, ke gi estas nacia birdo de Usono kaj aperas en multegaj bildoj. Ties scienca nomo devenas el la latina Haliaeetus kaj la greka haliaetos, tio estas maraglo, kaj leucocephalus, greka esprimo por blanka kapo el leukos ("blanka") kaj kefale ("kapo").

Tiu specio de la maragloj havas du konatajn subspeciojn kaj formas speciparon kun la Blankvosta maraglo. Ties teritorio inkludas plej parton de Kanado kaj Alasko, ĉiuj apudaj subŝtatoj de Usono, kaj norda Meksiko. Ĝi troviĝas ĉe grandaj akvejoj de fluanta akvo kun abunda manĝodisponeblo kaj kreskintaj arboj por nestado.

Fine de la 20-a jarcento la Blankkapa maraglo estis enironta en loka formorto en kontinenta Usono, dum plue prosperis en multe de Alasko kaj Kanado. Populacioj rekuperiĝis kaj stabiliĝis, tiele la specio estis elirigita el la listo de la usona registaro pri endanĝerataj specioj kaj transpasata al la listo de minacataj specioj la 12an de julio, 1995, kaj elirigita el la listo de endanĝerata kaj minacata naturo en la apudaj 48 usonaj subŝtatoj la 28an de junio, 2007.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kun kontrasta dukolora korpo

La Blankkapa maraglo estas unu el la plej grandaj rabobirdoj de Nordameriko. Ĝia korpolongo sumas 70–102 cm, la etenditaj flugiloj 1,80 - 2,44 m (ina enverguro 2'10 kaj vira 2 m) kaj ĝi pezas el 2,5 ĝis 7 kg (inoj ĉ. 5'8 kaj viroj ĉ. 4'1). Proporcioj kaj la plumkoloro similas tre al aliaj maragloj, sed la koloroj de la Blankkapa maraglo estas pli fortaj, kontrastaj.

Inoj estas ĉirkaŭ 25 % pli grandaj ol maskloj, plenkreskaj inoj averaĝe 5.8 kg kaj maskloj averaĝe 4.1 kg.[2][3][4] La grando de la birdo varias laŭ loko; la plej malgrandaj specimenoj estas tiuj el Florido, kie maskla plenkreskulo apenaŭ povas superi 2.3 kg kaj enverguron de 1.8 m. La plej grandaj estas tiuj de Alasko, kie grandaj inoj povas superi 7.5 kg kaj havas enverguron de super 2.4 m .[5]

La kapo kaj la kolo, la vosto kaj la subaj kaj supraj vostokovriloj estas blankaj, la korpo kaj la flugiloj estas malhel-brunaj. La kruroj, la hokoforma beko, vaksaĵo kaj iriso de la okuloj estas helflavaj. La vosto estas modere longa kaj iom kojnforma. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ plumarkoloro, sed seksa dimorfismo evidentiĝas en tiu specio ĉar inoj estas 25 % pli grandaj ol maskloj.[2] La kruroj estas senplumaj, kaj la fingroj estas mallongaj kaj povegaj kun grandaj ungoj. La tre disvolvigita ungo de la malantaŭa fingro estas uzata por penetri la vivigajn areojn de la predo dum ĝi estas senmovigita de la antaŭaj fingroj.[6] Resume kapo kaj vosto blankaj, korpo malhelbruna.

Kiel junbirdo, ĝi havas ankoraŭ malhelan kapon, ĉar nematuruloj estas nur brunmakulitaj. La diferenciga plumaro alvenas post 2 aŭ 3 jaroj. La plumaro de la nematuruloj estas bruna, blanke makulita ĝis la kvina (rare kvara, tre rare tria) jaro, kiam ĝi atingas la seksan maturecon.[2][6] Nematuraj Blankkapaj maragloj estas distingeblaj el la Reĝa aglo je tio ke la unua havas pli elstaran kapon kun pli grandan bekon, pli rektajn bordojn ĉe flugiloj kiuj estas tenataj ebenaj (ne iom levataj) kaj kun pli rigida flugilfrapado, kaj la plumoj ne tute komplete kovras la krurojn.[7]

La skeleto de plenkreska birdo pezas 250 ĝis 300 gramojn. La plumoj pezas duoblon.

Ties dieto konsistas ĉefe el fiŝoj, sed ĝi estas oportuneca manĝanto. Ĝi ĉasas per flugo super akvosurfaco kaj kapto de la fiŝo el la akvo per siaj ungoj. Ĝi estas sekse matura je kvar aŭ kvin jaroj de aĝo. En naturo la Blankkapa maraglo povas vivi ĝis 30 jaroj, kaj ofte survivas pli longe en kaptiveco.[8] La Blankkapa maraglo konstruas la plej grandan neston de ĉiu nordamerika birdo, ĝis 4 m profunda, 2.5 m larĝa, kaj ĝis 1 tuno peze.[2]

La alvoko konsistas el feblaj ĉirpaj fajfoj, pli akraj ĉe junuloj ol ĉe plenkreskuloj .[7]

Ili vivas ĉ. 50 jarojn. La averaĝa vivodaŭro de la Blankkapa maraglo en naturo estas ĉirkaŭ 20 jaroj, kun la plej aĝa vivanta ĝis ĉirkaŭ 30. En kaptiveco, ili ofte vivas iome pli longe. Almenaŭ unu kaptiva individuo en Novjorko vivis ĝis preskaŭ 50 jaroj. Kiel pri grando, ankaŭ la averaĝa vivodaŭro de populacio de maraglo ŝajnas esti influata de ties loko.[8]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Junulo kun salmo, Nacia Parko Katmai en suda Alasko.

Ĝi estas specio situa en la genro Haliaeetus (maragloj) kies nomoj kaj komuna kaj scienca devenas el distinga aspekto de la kapo de plenkreskuloj.[9] La scienca nomo devenas el Haliaeetus, nova latino por "maraglo" (el antikva greka haliaetos), kaj leucocephalus, latinigita antikva greka por "blanka kapo," el λευκος leukos ("blanka") kaj κεφαλη kefale ("kapo").[10][11]

La Blankkapa maraglo estis unu el multaj specioj origine priskribita de Linnaeus en lia verko de la 18a jarcento Systema Naturae, laŭ la nomo Falco leucocephalus.[12]

Estas du agnoskitaj subspecioj de Blankkapa maraglo:[2][13]

  • H. l. leucocephalus (Linnaeus, 1766) estas la nomiga subspecio. Ĝi estas separata el H. l. alascanus proksimume de la latitudo 38° N, aŭ ĉirkaŭ latitudo de San Francisco.[14] Ĝi troviĝas en suda Usono kaj Malsupra Kalifornio.[15]
  • H. l. washingtoniensis (Audubon, 1827), sinonimo H. l. alascanus Townsend, 1897, la norda subspecio, estas pli granda ol la suda nomiga leucocephalus. Ĝi troviĝas en norda Usono, Kanado kaj Alasko.[2][15] Tiu subspecio troviĝas pli suden ol la latitudo 38° N ĉe Atlantika Marbordo, kie ili loĝas en la areo de Kabo Hatteras.[14]

La Blankkapa maraglo formas speciparon kun la eŭrazia Blankvosta maraglo. Tiu speciparo konsistas el Blankkapa kaj flaveckapa specioj de ĉirkaŭ sama grando; la Blankvosta maraglo havas ankaŭ ĝenerale iome pli palbrunan korpoplumaron. La paro diverĝis el aliaj maragloj komence de la Unua Mioceno (antaŭ ĉ. 10 mj) ĉe la lasta, sed eble tiom frue kiom ĉe Unua/Meza Oligoceno, antaŭ 28 mj, sed la plej antikva fosilio estas ĝuste atribuata al tiu genro.[16] La du specioj probable diverĝis en la Norda Pacifiko, kaj la Blankvosta maraglo etendis okcidenten en Eŭrazio kaj la Blankkapa maraglo etendis orienten en Nordamerikon.[17]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Blankkapa maraglo preferas biotopojn ĉe marbordoj, riveroj, grandaj lagoj, oceanoj kaj aliaj grandaj korpoj de malferma akvo kun abundo de fiŝo. Studoj montris preferon por akvejoj kun cirkonferenco pli granda ol 11 km, kaj lagoj kun areo pli granda ol 10 km² estas taŭgaj por la reproduktado de la Blankkapaj maragloj.[18]

La Blankkapa maraglo postulas kreskintajn kaj maturajn arbojn de koniferoj aŭ aliaj durligno por ripozo kaj nestadi. Selektataj arboj devas havi bonan videblon, malferman strukturon, kaj proksimecon al predoj, sed la alto aŭ specio de la arbo ne tiom gravas kiom la abundo de kompare grandaj arboj ĉirkaŭ la akvejo. Arbaroj uzataj por nestumado havu kovrokanopeon de ne pli ol 60 %, kaj de ne malpli ol 20 %, kaj estu tre proksime de akvo.[18]

La Blankkapa maraglo estas tre sensiva al homa aktiveco, kaj troviĝas plej komune en areoj for de homa ĝenado. Ili elektas lokojn je pli da 1.2 km for el malalta denseco de homa ĝenado kaj je pli da 1.8 km for el meza al alta denseco de homa ĝenado.[18] Foje Blankkapaj maragloj kuraĝas en grandajn estuarojn aŭ izolajn kampojn en grandaj urboj, kiaj en la insulo Hardtack en la Rivero Willamette en Portlando, Oregono.[19] Spite tiun sensivecon, familio de Blankkapaj maragloj ĵus moviĝis al kvartalo Harlemo de Manhatano en Novjorko.[20]

Tiu nearktisa birdo vivas en tuta Nordameriko, pli precize en tuta kontinenta Usono, plej granda parto de Kanado (ĉefe sude) kaj Alasko kaj pli norda Meksiko. Ĝi estas la ununura maraglo endemia de Nordameriko. Ĝi okupas variajn habitatojn el la bajuoj de Luiziano al la Sonora-Dezerto kaj la orientaj deciduaj arbaroj de Kebekio kaj Nov-Anglio; la nordaj birdoj estas migrantaj, dum sudaj estas loĝantaj birdoj, restantaj en sia reprodukta teritorio la tutan jaron. Je minimuma populacio, en la 1950-aj jaroj, ĝi estis ege limigita al Alasko, la Aleutoj, norda kaj orienta Kanado, kaj Florido.[21]

La plej granda birdaro nun vivas en Alasko (duono de la monda loĝantaro, ĉ. 100.000), la dua plej granda en Florido (70 % ĉe rivero St. Johns). Ties loĝantaro estis grave endanĝerigita meze de 20a jarcento pro terura uzo de insekticido DDT -nune malpermesita-; feliĉe lastatempe la nombro plinormaliĝis kaj la specio estas forironta la liston de endanĝerigitaj specioj.

En 2006 oni bredis unuan Blankkapan maraglon ekster Ameriko, nome en bestoĝardeno de germana urbo Magdeburgo. Iam oni trovis vagantan ekzempleron en Nacia Parko de Irlando: tre verŝajne ĝi estis forpelita de ŝtormo tra la Oceano Atlantiko kaj atingis tiun insulon. Ĝi aperis kiel vaganta fakte dufoje en Irlando; junulo estis mortpafita kontraŭleĝe en Fermanagh la 11an de januaro 1973 (misidentigita dekomence kiel Blankvosta maraglo), kaj tiu menciita lacega junulo estis kaptita en la Kerry la 15an de novembro de 1987.[22] La Blankkapaj maragloj kuniĝas en kelkaj lokoj vintre. El novembro al februaro, unu al du mil birdoj vintras en Squamish (Brita Kolumbio), ĉirkaŭ duonvoje inter Vankuvero kaj Whistler. La birdoj unue kuniĝas ĉe la riveroj Squamish kaj Cheakamus, allogitaj de la salmoj abundaj en la areo.[23]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili longedaŭre vivas; estas informoj pri birdoj kiuj vivis ĝis 60 jaroj en kaptovivo.

Blankkapa maraglo kutime trumpetas kaj grakas laŭte. Tamen televide tre ofte oni montras alian birdokrion nome de Ruĝavosta buteo, Buteo ventralis, kaj tiele estas konata de multaj usonanoj.

Blankkapa maraglo ĉe Rezervejo Aglomonto de temoparko en Dollywood.

La Blankkapa maraglo estas povega fluganto, kaj ŝvebas sur varmaj konvektofluoj. Ĝi atingas rapidojn de 56 – 70 km/h dum glitado kaj flugilfrapado, kaj ĉirkaŭ 48 km/h dum fiŝoportado.[24] Ties plonĝorapido estas inter 120 – 160 km/h, kvankam ĝi apenaŭ plonĝas vertikale.[25] Ĝi estas parte migranta, depende de la loko. Se ties teritorio havas aliron al malferma akvo, ĝi restas tie la tutan jaron, sed se la akvejo frostas dumvintre, tio malebligas akiri manĝon kaj ĝi migras suden aŭ al la marbordo. La Blankkapa maraglo selektas migrovojojn kiuj ĝuas avantaĝon de termiko, ascendoj kaj manĝoresursoj. Dum migrado, ĝi povas ascendi en termika aerfluo kaj poste glitadi suben, aŭ povas ascendi en subigoj kreataj de la vento kontraŭ klifo aŭ alia tereno. Migrado ĝenerale okazas dumtage, kiam la termiko estas produktata de la suno.[6]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La Blankkapa maraglo nutras sin ĉefe per fiŝoj (ĉefe trutoj kaj salmoj)[26] kaj akvobirdoj. Ĝi nur malofte kaptas mamulojn. Sed ties dieto estas diversa (oportunema) kaj inkludas kadavraĵojn (ĝis grando de baleno, sed prefere de hufuloj kaj grandaj fiŝoj) en kelkaj lokoj kaj ĉefe vintre, fiŝojn, etajn birdojn, ronĝulojn, kaj eĉ foje forrabitan manĝaĵon aŭ rubaĵon el kampadejoj. Mamulaj predoj inkludas kuniklojn, leporojn, lavursojn, ondatrojn, kastorojn, kaj cervidojn. Preferataj birdopredoj inkludas grebojn, aŭkedojn, anasojn, mevojn, fulikojn, ardeojn kaj anserojn. Plej parto de vivaj predoj estas iom pli malgrandaj ol la maraglo, sed ankaŭ estas registritaj atakoj al pli grandaj birdoj kiaj cignoj. Reptilioj, amfibioj kaj krustuloj (ĉefe kraboj) estas predataj kiam disponeblas.

Kun freŝe kaptata fiŝo.

Tiu maraglo predas fiŝojn per superflugo de akva surfaco kaj subita preno de la fiŝo el akvo per ĝiaj krifoj. Ĝi manĝas la fiŝon prenante ĝin per unu krifo kaj disŝirante la fiŝon per la alia. Ili havas en ties piedfingroj strukturojn science nomitaj spirikuloj kiuj permesas ilin akurate kapti fiŝojn. Ankaŭ Fiŝaglo ĝuas tiun adapton.[27]

La Blankkapa maraglo havas povegajn kalkanumojn kaj estis konstatita flugante kun 15funta ido de Hemiona cervo.[28] Oni ĉirkaŭkalkulis ke la kroĉokapta povo (funtoj por kvadrata colo) de la Blankkapa maraglo estas dekoble pli granda ol tiu de homo.[29] Foje la fiŝo povas esti tro peza kaj la maraglo ne kapablas lerte forflugi kun ĝi kaj povas fali enakve. Tiam ĝi povas fornaĝi al sekurloko aŭ droni aŭ mortiĝi pro hipotermio. Dum konkurenco por manĝo, tiuj maragloj kutime hegemonias super aliaj fiŝomanĝantoj kaj kadavromanĝantoj, agrese forpelante mamulojn kiaj kojotoj kaj vulpoj kaj birdoj kiaj korvedoj, mevoj, vulturoj kaj aliaj rabobirdoj. La Blankkapaj maragloj povas esti forpelataj de la propra specio aŭ de la Reĝa aglo. Neniu el ambaŭ specioj estas konata kiel dominanta, kaj la rezulto dependos el la individua animalo. Foje la Blankkapaj maragloj ŝtelas fiŝojn kaj aliajn predojn el pli malgrandaj rabobirdoj, kiaj la Fiŝaglo, praktiko konata kiel kleptoparazitado.[30] Sanaj plenkreskuloj de Blankkapa maraglo ne estas predataj en naturo kaj tiele estas konsiderataj pintopredantoj.[31] Unukaze plenkreska maraglo priserĉante neston de Migra falko por eventuala predo suferis batalon kaj atakon de plonganta falka patro kaj kiel rezulto la maraglo mortiĝis pro tio post kelkaj tagoj.[32]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pariĝantaj Blankkapaj maragloj
Haliaeetus leucocephalus - MHNT

Blankkapaj maragloj estas sekse maturaj je 4 aŭ 5 jaroj de aĝo. Kiam ili estas sufiĉe aĝaj por reproduktiĝi, ili ofte revenas al la areo kie ili naskiĝis. Oni supozas, ke la Blankkapa maraglo pariĝas porvive. Tamen, se unu membro de paro mortiĝas aŭ malaperas, la alia elektas novan partneron. Ankaŭ la membroj de paro kiu ripete malsukcesis en reproduktaj klopodoj povas disiĝi kaj serĉi novajn partnerojn.[33] La pariĝado de la Blankkapa maraglo postulas prilaboratajn alvokojn kaj flugajn memmontradojn. La flugo inkludas turnojn, persekutojn kaj ruladon, dum kiuj ili flugas alte, kaptas fingrojn kaj libere falas, separiĝante ĝuste antaŭ frapi la grundon.[34]

Ili konstruas grandajn nestojn (la plej granda inter nordamerikaj birdoj) el bastonetoj en altaj arboj. La paro unuigita dumvive aldonas novajn bastonetojn ĉiujare. Post kelkaj jaroj la nesto povas esti ĝis 4 m profunde, 2,5 larĝa kaj pezi ĝis 450 kg aŭ eĉ 1 tunon;[2] unu nesto troviĝis en Florido 6.1 m profunda, 2.9 m larĝa kaj 2,7 tunojn peza.[35] Tiu nesto havas rekordon kiel la plej granda arbonesto konata.[36] La nesto estas konstruita sur branĉoj, kutime en grandaj arboj ĉe akvo. Ĉe senarbaj areoj kaj herbejoj la Blankkapa maraglo povas nesti surgrunde.

Junulo.

En ĝi la ino demetas 1-3 ovojn - plej ofte 2 - kaj unu el ambaŭ gepatroj kovas ilin laŭvice -la alia alportas manĝaĵon aŭ nestomaterialon- dum 33 ĝis 36 tagoj. La ovoj averaĝas 73 mm longe kaj havas larĝon de 55 mm.[24] La idoj -preskaŭ neniam 3 kaj tiukaze la tria estas forportita de konservistoj por enkonduki la specion en lokoj kie malaperis- forlasas la neston post 10-11 semajnoj. Ili estas sociaj -pli sociaj ol aliaj rabobirdoj-: kiam junuloj maturiĝas (je 4 aŭ 5 jaroj) revenas al sia reproduktejo kaj kiam maturuloj serĉas nestolokon ili preferas lokojn kie estas aliaj Blankkapaj maragloj.

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Populaci-malpliiĝo kaj rekupero[redakti | redakti fonton]

Iam komuna vidaĵo en multo de la kontinento, la Blankkapa maraglo ege suferis meze de la 20a jarcento pro vario de faktoroj, inter kiuj maldikiĝo de ovoŝeloj atribuata al uzado de la pesticido DDT.[37] La Blankkapaj maragloj, kiel multaj rabobirdoj, suferis ĉefe pro DDT pro biograndigado. DDT mem ne estis mortiga al plenkreskuloj, sed ĝi tuŝis la birdan metabolismon por kalcio, kio faris la birdon ĉu nefekundan aŭ nekapablan demeti sanajn ovojn. La maraglinoj demetis ovojn kiuj estis tro rompemaj por elteni la pezon de kovanta plenkreskulo, malebligante la eloviĝon.[21] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke komence de la 18a jarcento, la populacio de Blankkapa maraglo estis de 300,000–500,000,[38] sed ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj estis nur 412 nestoparoj en la 48 apudaj subŝtatoj de Usono. Aliaj faktoroj ĉe la populacimalpliigo de Blankkapa maraglo estis pliiganta perdo de taŭga habitato, same kiel kontraŭleĝa pafado, kiu estis priskribita kiel "la ĉefa kaŭzo de rekta mortigo kaj ĉe plenkreskuloj kaj ĉe nematuruloj de Blankkapaj maragloj," laŭ informo de 1978 en la Endangered Species Technical Bulletin. En 1984, la National Wildlife Federation listigis ĉasadon, elektrokutadon kontraŭ energiaj linioj, kaj kolizioj dumfluge kiel ĉefaj kaŭzoj de maraglaj mortigoj. La populacioj de Blankkapaj maragloj estis negative tuŝataj ankaŭ de poluado pro nafto, plumbo kaj hidrargo, kaj pro entrudado de homoj kaj de predantoj.[39]

La specio estis protektata en Usono kaj en Kanado jam de la Migrobirda Traktato, poste etendata al la tuta Nordameriko. La 1940 Bald Eagle Protection Act de Usono, kiu protektis la Blankkapajn maraglojn kaj la specion de la Reĝa aglo, malpermesis komercajn kaptadon kaj mortigadon de la birdoj. La Blankkapa maraglo estis deklarita endanĝerata specio en Usono en 1967, kaj korektojn al leĝo de 1940 faritaj inter 1962 kaj 1972 plue limigis la komercajn uzadojn kaj pliigis la monpunojn al kontraŭantoj. Ankaŭ en 1972, DDT estis malpermesata en Usono.[40] DDT estis komplete malpermesata en Kanado en 1989, kvankam ties uzado estis jam ege limigita el finaj 1970-aj jaroj.[41]

Unujarulo

Pro tiaj regularoj kaj malpermeso de DDT, la maragla populacio repliiĝis. La Blankkapa maraglo povas troviĝi en kreskantaj koncentroj tra Usono kaj Kanado, ĉefe ĉe grandaj akvejoj. Komence de la 1980-aj jaroj, la ĉirkaŭkalkulita totala populacio estis de 100,000 individuoj, kun 110,000–115,000 ĉirkaŭ 1992;[2] la Usona ŝtato kun la plej grandaj populacioj de loĝantaj birdoj estas Alasko, kun ĉirkaŭ 40,000–50,000, kaj la plej proksima alta populacio de la kanada provinco de Brita Kolumbio kun 20,000–30,000 en 1992.[2]

Ĝi estis oficiale forigita el la listo de la usona federa registaro de endanĝerataj specioj la 12an de julio de 1995, fare de la U.S. Fish & Wildlife Service, kiam ĝi estis reklasita el "Endanĝerata" al "Minacata." La 6an de julio de 1999, estis starigata propono "Por forigi la Blankkapan maraglon en la apudaj 48 Ŝtatoj el la listo de Endanĝerata kaj Minacata Naturo." Ĝi estis ellistata la 28an de junio de 2007.[42] Ĝi estis klasita ankaŭ kiel de malalta risko aŭ kategorio Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo.[43]

En kaptiveco[redakti | redakti fonton]

Kapaj detaloj de Blankkapa maraglo.

Oni postulas permesilojn por havi Blankkapan maraglon en kaptiveco en Usono. Permesiloj estas dekomence liveritaj al publikaj edukaj institucioj, kaj la maragloj kiuj estas montrataj estas porĉiame vunditaj individuoj kiuj ne povas esti liberigitaj al la naturon. Necesas por la kaptivaj maragloj taŭga kaĝaro kaj resursoj, same kiel laboristoj espertaj ĉe manipulado kaj zorgado de maragloj. La Blankkapa maraglo ne povas esti laŭleĝe tenata por falkado en Usono. Kiel regulo, la Blankkapa maraglo estas maltaŭga elekto por publikaj montradoj, ĉar estas timida, ema al tre alta streĉiĝo, kaj neantaŭvidebla nature. Ankaŭ indiĝenoj de amerikaj nacioj povas akiri permesilon "Native American Religious Use" por havi neliberigotajn maraglojn. Ili uzas ties nature plumoŝanĝitajn plumojn por religiaj kaj kulturaj ceremonioj. La Blankkapa maraglo povas esti longvivula en kaptiveco se bone zorgata, sed ne reproduktiĝas eĉ ĉe la plej bonaj kondiĉoj.[44] En Kanado oni postulas permesilon por havi Blankkapan maraglon por falkado.[45]

La nacia birdo de Usono[redakti | redakti fonton]

Usonaj aglo kaj blazono de aera poŝto en poŝtmarko de 1938

La Blankkapa maraglo estas la nacia birdo de Usono. Ĝi aperas en plej parto de ties oficialaj sigeloj, inklude tiun de la Sigelo de la Prezidento de Usono.[46] La kontinenta kongreso adoptis la nunan desegnon por la Granda Sigelo de Usono inklude Blankkapan maraglon kroĉokaptante 13 sagojn kaj 13-folian olivarban branĉon per siaj ungoj la 20an de junio de 1782.[47][48] La fondintoj de Usono emis kompari sian novan respublikon kun la Romia Respubliko, kie agla bildaro elstaris. Fakte kelkaj usonaj ŝtatoj jam antaŭe adoptis la birdon kiel simbolo; ekzemple Novjorkio en 1778. La maraglo venkis meleagron, kiu same konkuris.

Sigelo de la Prezidento de Usono.
Blankkapa maraglo
Granda Sigelo de Usono.

La Blankkapa maraglo povas troviĝi kaj en naciaj sigeloj kaj dorse de kelkaj moneroj (inklude la dolarkvaronan moneron ĝis 1999), kun ties kapo orientata al la olivbranĉo. Inter 1916 kaj 1945, la Prezidenta Flago montris maraglon orientita maldekstre (la dekstra de la vidanto), kio levis urban legendon ke la sigelo estis ŝanĝita por havi la maraglon al la olivbranĉo dumpace, kaj al la sagoj dummilite.[49]

Tamen la deklarigo de blazonbesto enhavas kuriozan anekdoton. En 1784, post la fino de la Revolucia Milito de Usono, Benjamin Franklin skribis faman leteron al sia filino el Parizo kritikante la elekton kaj proponante meleagron kiel alternativo: en tiu letero Franklin priskribas konduton de Blankkapa maraglo kiel tute nedeca besto, ĉar ĝi estas tro pigra por rekte ĉasi kaj atendas ĉeakve ke alia rabobirdo kia buteo kaptus fiŝon per propra peno kaj kiam tiu estas forportante la predon al ties idoj aŭ partnero, la Blankkapa maraglo persekutas ĝin kaj perforte forprenas ties predon. Krome ĝi estas malkuraĝa ĉar foje eĉ tre etaj birdoj povas malkuraĝigi kaj forpeli ilin. Tio estas malbona ekzemplo por homoj. Des pli bone stulta kaj vanta meleagro kiu almenaŭ atakas ruĝe vestitan soldaton kiu enirus en ties korto.

Male al tiu populara legendo, ne estas pruvo, ke Benjamin Franklin subtenis la meleagron kiel simbolo de Usono super la Blankkapa maraglo. En la menciita letero de 1784 el Parizo Franklin fakte kritikis la fondon de la Societo de la Cincinatuloj, kaj neniam mencias la elekton de la Blankkapa maraglo por la Granda Sigelo de Usono. Franklin oponiĝis al la kreado de tiu Societo ĉar li rigardis ĝin, kun ties hereda membreco, kiel ordeno kiu estu malbonvena en la ĵus sendependa respubliko. La referenco al la du birdoj estus satira komparo inter la Societo de la Cincinatuloj kaj Cincinato, el kiu la Societo estis nomata. Franklin rigardis la kreadon de la Societo kiel kontraŭa al la idealoj de Cincinato.[50]

Ĉiukaze la Blankkapa maraglo restis blazonbildo de Usono ekzemple en poŝtmarkoj, bildoj kaj eĉ en moneroj. Multaj usonaj poŝtmarkoj montras la Blankkapan maraglon kiel rimarkindan simbolon, kaj aliajn kiel temo de natura historio aŭ de konservado.

Rolo en amerikindiĝena kulturo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo surterigante sur sian neston.

La Blankkapa maraglo estas sakrala birdo por kelkaj nordamerikaj kulturoj, kaj ties plumoj, kiel tiuj de la Reĝa aglo, estas centraj al multaj religiaj kaj spiritaj kutimoj inter Indianoj. Agloj estas konsiderataj spiritaj mesaĝistoj inter dioj kaj homoj fare de kelkaj kulturoj.[51] Multaj indiĝenaj dancistoj uzas la maraglan ungon kiel parto de ties vestaĵaro. La maraglaj plumoj estas ofte uzataj en tradiciaj ceremonioj, ĉefe en la konstruado de ornamaro kaj kiel parto de ventumiloj, brusto- kaj kap-ornamoj. La Lakotoj ekzemple donas maraglan plumon kiel simbolo de honoro al persono kiu plenumas taskon. Modernepoke ĝi povas esti donata ĉe evento kia promocio en lernejo.[52] La Paŭnioj konsideris maraglojn kiel simboloj de fekundeco ĉar ties nestoj estas konstruataj alte surgrunde ĉar ili fiere protektas siajn idojn. La Kvakiutlanoj disigis maraglan lanugon por bonvenigi gravajn gastojn.[53] La Ĉoktaoj klarigis, ke la Blankkapa maraglo, kiu havas rektan kontakton kun la supra mondo de la suno, estas simbolo de paco.[54]

Dum Sundanco praktikata de multaj nacioj de Preriindianoj, la maraglo estas reprezentata per kelkaj manieroj. La maragla nesto estas reprezentata per la forko de la konstruaĵo kie la danco okazas. Fajfo farata el osto de maraglo estas uzata dum la daŭro de la danco. Ankaŭ dum la danco, ŝamano povas mangesti per ventumilo, kiu estas farata el maraglaj plumoj, al homoj kiuj serĉas esti sanigataj. La kuracista ŝamano tuŝas per la ventumilo la centran foston kaj poste la pacienton, por transmiti povon el la fosto al la paciento. La ventumilo poste estas direktita al la ĉielon, por ke la aglo povu kunporti la preĝojn pri la malsanulo al la Kreinto.[55]

La nunaj leĝoj pri agloplumoj kondiĉas ke nur individoj de certigileblaj indiĝenaj prauloj aliĝintaj en federe agnoskita nacio (tribo) estas laŭleĝe rajtigitaj akiri plumojn de Blankkapa maraglo aŭ de Reĝa aglo por religia aŭ spirita uzado. La konstitucieco de tiuj leĝoj estis pridiskutata de indiĝenaj grupoj sur bazo ke ĝi kontraŭas la regulon de la Unua Amendo ĉar tuŝas la eblon praktiki sian religion libere.[56][57]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Haliaeetus leucocephalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2007-11-11.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World Vol. 2. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.
  3. Bird, D.M.. (2004) The Bird Almanac: A Guide to Essential Facts and Figures of the World's Birds. Ontario: Firefly Books. ISBN 1-55297-925-3.
  4. Bald Eagle Facts and Information. Eagles.org. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2008-11-03. Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2011-06-20.
  5. Bald Eagle, Haliaeetus leucocephalus. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2007-06-21.
  6. 6,0 6,1 6,2 Harris. Bald Eagle Haliaeetus leucocephalus. University of Michigan Museum of Geology. Alirita 2007-06-21.
  7. 7,0 7,1 David Allen Sibley (2000). The Sibley Guide to Birds. National Audubon Society ISBN 0-679-45122-6 p.127
  8. 8,0 8,1 Bald Eagle Fact Sheet. Southern Ontario Bald Eagle Monitoring Project. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2008-06-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2011-06-20.
  9. Dudley, Karen. (1998) Bald Eagles. Raintree Steck-Vaughn Publishers, p. 7. ISBN 0-8172-4571-5.
  10. Joshua Dietz What's in a Name. Smithsonian National Zoological Park. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita August 19, 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2011-06-20.
  11. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  12. Linnaeus, Carolus. (1766) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio duodecima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)..
  13. Haliaeetus leucocephalus. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 2007-06-21.
  14. 14,0 14,1 Bald Eagle Haliaeetus leucocephalus. The Pacific Wildlife Foundation. Alirita 2007-06-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-04. Alirita 2011-06-20.
  15. 15,0 15,1 Brown, N. L. Bald Eagle Haliaeetus leucocephalus. Endangered Species Recovery Program. Arkivita el la originalo je 2006-09-12. Alirita 2007-08-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-12. Alirita 2011-06-20.
  16. (1996) “A mtDNA phylogeny of sea eagles (genus Haliaeetus) based on nucleotide sequences of the cytochrome b gene”, Biochemical Systematics and Ecology (PDF) 24 (7-8), p. 783–791. doi:10.1016/S0305-1978(97)81217-3. Alirita 2008-11-07.. 
  17. Bald Eagle Habitat. Bald-Eagles.info. Arkivita el la originalo je 2007-05-17. Alirita 2007-06-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-17. Alirita 2011-06-20.
  18. 18,0 18,1 18,2 Wildlife Species: Haliaeetus leucocephalus. USDA Forest Service. Alirita 2007-06-21.
  19. Ross Island FAQ. Willamette Riverkeeper website. Willamette Riverkeeper (2009). Alirita 2009-11-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-18. Alirita 2011-06-20.
  20. . Bald Eagle Spotted Near Fairway. Gothamist (2010-02-05). Alirita 2010-03-20.
  21. 21,0 21,1 Bull J, Farrand, J Jr. (1987) Audubon Society Field Guide to North American Birds: Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 468–9. ISBN 0-394-41405-5.
  22. British Ornithologists' Union Records Committee 25th Report (October 1998). British Ornithologists Union. Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 2007-08-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 2011-06-20.
  23. Hope Rutledge Where to View Bald Eagles. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 2007-08-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 2021-12-29.
  24. 24,0 24,1 Terres, John K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko, NY: Knopf, p. 477. ISBN 0-394-46651-9.
  25. Bald Eagle Facts and Information. Eagles.org (2007-06-28). Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2009-03-03. Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2011-06-20.
  26. Daum, David W.. Bald Eagle. Alaska Department of Fish & Game. Alirita 2007-08-15.
  27. Terres, J. K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko, NY: Knopf, p. 644–646. ISBN 0-394-46651-9.
  28. Birds of prey — Diet & Eating Habits. Seaworld.org. Alirita 2009-03-03.
  29. http://www.hawkquest.org/TA/XL/Gripping.pdf
  30. (1998) “Kleptoparasitism by Bald Eagles wintering in South-Central Nebraska”, Journal of Field Ornithology (PDF) 59 (2), p. 183–188. Alirita 2007-08-21..  Arkivigite je 2007-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-10. Alirita 2011-06-21.
  31. San Diego Zoo's Animal Bytes: Bald Eagle. Sandiegozoo.org. Alirita 2009-03-03.
  32. Cornell University. Bna.birds.cornell.edu. Alirita 2010-03-20.
  33. R.F. Stocek Bald Eagle. Canadian Wildlife Service. Arkivita el la originalo je 2007-07-03. Alirita 2007-08-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-03. Alirita 2011-06-21.
  34. Bald Eagle (Haliaeetus leucocephalus). Michigan Department of Natural Resources. Alirita 2007-04-24.
  35. Erickson, L. (2007) Bald Eagle, About Bald Eagle Nests. Journey North. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-30. Alirita 2011-06-21.
  36. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-20. Alirita 2011-06-21.
  37. Brown, Leslie. (1976) Birds of Prey: Their biology and ecology. Hamlyn, p. 226. ISBN 0-600-31306-9.
  38. Bald Eagle Facts and Information. American eagle foundation. Arkivita el la originalo je 2007-12-06. Alirita 2008-01-03. Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2011-06-20.
  39. Milloy, Steven, "Bald Eagle", Fox News, 2006-07-06. Kontrolita 2008-01-03.
  40. EPA press release, , "DDT Ban Takes Effect", United States Environmental Protection Agency, 1972-12-31. Kontrolita 2007-08-22.
  41. Barrera, Jorge, , "Agent Orange has left deadly legacy Fight continues to ban pesticides and herbicides across Canada", 2005-07-04. Kontrolita 2007-08-22. Arkivigite je 2008-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-24. Alirita 2011-06-22.
  42. Bald Eagle Soars Off Endangered Species List. U.S. Department of the Interior (2007-06-28). Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2007-08-27. Arkivigite je 2007-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2011-06-22.
  43. "IUCN"
  44. Maestrelli, John R. (marto 1975). “Breeding Bald Eagles in Captivity”, The Wilson Bulletin 87 (I). Alirita 2007-08-19.. 
  45. Fish and Wildlife Conservation Act, 1997”. Alirita 2007-11-07.. 
  46. 4 U.S.C. § 41; La Blankakapa maraglo en la Granda Sigelo.
  47. Original Design of the Great Seal of the United States (1782). National Archives. Alirita 2007-08-19.
  48. La oficiala priskribo estis nur teksta; senbilda. Teksto de la Akto.
  49. Mikkelson, Barbara & Mikkelson, David P. A Turn of the Head. snopes.com. Alirita 2007-08-19.
  50. American Heraldry Society | MMM / The Arms of the United States: Benjamin Franklin and the Turkey. Americanheraldry.org (2007-05-18). Arkivita el la originalo je 2014-04-27. Alirita 2010-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-27. Alirita 2021-08-10.
  51. Julie Collier The Sacred Messengers. Mashantucket Pequot Museum. Arkivita el la originalo je 2013-03-21. Alirita 2007-05-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-21. Alirita 2011-06-24.
  52. Melmer, David, "Bald eagles may come off threatened list", Indian Country Today, 2007-06-11. Kontrolita 2007-08-23. Arkivigite je 2007-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-24. Alirita 2011-06-24.
  53. Brown, Steven C; Averill, Lloyd J., , "Sun Dogs and Eagle Down", University of Washington Press. Kontrolita 2007-08-23.
  54. O'Brien, Greg. (2005) “Power Derived from the Outside World”, Choctaws in a Revolutionary Age, 1750-1830. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-8622-8.
  55. Lawrence, Elizabeth Atwood, , "The Symbolic Role of Animals in the Plains Indian Sun Dance", University of Washington Press. Kontrolita 2007-08-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-16. Alirita 2011-06-24.
  56. (1995) “Access to Eagles and Eagle Parts: Environmental Protection v. Native American Free Exercise of Religion”, Hastings Constitutional Law Quarterly 22 (3), p. 771–813. Alirita 2007-08-22.. 
  57. Boradiansky, Tina S., "Conflicting Values: The Religious Killing of Federally Protected Wildlife", University of New Mexico School of Law. Kontrolita 2007-08-23.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pri naturprotektado[redakti | redakti fonton]

  • Beans, Bruce E.. (1996) Eagle's Plume: The Struggle to Preserve the Life and Haunts of America's Bald Eagle. Nov-Jorko, NY: Scribner. ISBN 0-684-80696-7. OCLC 35029744.
  • Gerrard, Jonathan M.; Bortolotti, Gary R.. (1988) The Bald Eagle: Haunts and Habits of a Wilderness Monarch. Washington, DC: Smithsonian Institution Press. ISBN 0-87474-451-2. OCLC 16801779.
  • Isaacson, Philip M.. (1975) The American Eagle, 1‑a eldono, Boston, MA: New York Graphic Society. ISBN 0-8212-0612-5. OCLC 1366058.
  • Knight, Richard L.; Gutzwiller, Kevin J.. (1995) Wildlife and Recreationists: Coexistence through Management and Research. Washington, DC: Island Press. ISBN 1-55963-257-7. OCLC 30893485.
  • Laycock, George. (1973) Autumn of the Eagle. New York. NY: Scribner. ISBN 0-684-13413-6. OCLC 754345.
  • Petersen, Shannon. (2002) Acting for Endangered Species: The Statutory Ark. Lawrence, KS: University Press of Kansas. ISBN 0-7006-1172-X. OCLC 48477567.
  • Spencer, Donald A.. (1976) Wintering of the Migrant Bald Eagle in the Lower 48 States. Washington, DC: National Agricultural Chemicals Association. OCLC 2985418.
  • Stalmaster, Mark V.. (1987) The Bald Eagle. Nov-Jorko, NY: Universe Books. ISBN 0-87663-491-9. OCLC 15014825.
  • Temple, Stanley A.. (1978) Endangered Birds: Management Techniques for Preserving Threatened Species. Madison, WI: University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-07520-6. OCLC 3750666.

Pri la naturvivo[redakti | redakti fonton]

  • Amadon, D. 1983. The Bald Eagle and its relatives. pp. 1–4 in Biology and management of Bald Eagles and Osprey (D.M. Bird, et.). Harpell Press, Ste. Anne de Bellevue, Quebec.
  • Buehler, D. A. 2000. Bald Eagle (Haliaeetus leucocephalus). In The Birds of North America, No. 506 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA
  • Fraser, J. D., L. D. Frenzel, and J. E. Mathisen. 1985. The impact of human disturbance on breeding bald eagles in north-central Minnesota. J. Wildlife Management 49:585-592.
  • Gerrard, J.M., A.R. Harmata, and P.N. Gerrard. 1992b. Home range and activity of a pair of Bald Eagles breeding in northern Saskatchewan. J. Raptor Res. 26:229-234.
  • Hodges, J.I., and F.C. Robards. 1982. Observations of 3.850 Bald Eagle nests in southeast Alaska. pp. 37–46 in A symposium and workshop on raptor management and biology in Alaska and western Canada (W.N. Ladd and P.F. * Schempt, eds. U.S. Fish and Wildl. Serv., Anchorage, AK.)
  • Hodges, J.I., E.L. Boeker, and A.J. Hansen. 1987. Movements of radio-tagged Bald Eagles, Haliaeetus leucocephalus, in and from southwestern Alaska, Can. Field Nat. 101:136-140.
  • Mahaffy, M.S. and L. D. Frenzel. 1987. Elicited territorial responses of northern Bald Eagles near active nests. J. Wildl. Manage. 51:551-554.
  • Martin, T E. 1987. Food as a limit on breeding birds: a life-history perspective. Annu. Rev. Ecol. Syst. 18:453-487.
  • McClelland BR, McClelland PT, Yates RE, Caton EL, McFadzen ME, 1996. Fledging and migration of juvenile Bald Eagles from Glacier National Park, Montana. J. Raptor Research 30, 79-89.
  • Palmer, R. S., editor. 1988. Handbook of North American birds. Vol. 4. [Diurnal raptors, part 1]. Yale University Press, New Haven, CT. vii + 433 pp.
  • Schempf, P. 1997. Bald eagle longevity record from southeastern Alaska. Journal of Field Ornithology 68
  • Stalmaster, M.V. 1987. The Bald Eagle. Universe Books, New York.
  • Watson, J.W. 1993. Responses of nesting Bald Eagles to helicopter surveys. Wildl. Soc. Bull. 21:171-178.

Identigilo[redakti | redakti fonton]

  • Grant, Peter J. (1988) The Co. Kerry Bald Eagle Twitching 1(12): 379-80 - priskribas plumardiferencojn inter Blankkapa maraglo kaj Blankvosta maraglo ĉe junuloj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Videoligoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.