Kalvario (Banská Štiavnica)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvario
Vikimedia Komunejo: Calvary hill in Banská Štiavnica

Kalvario en Banská Štiavnica estas aro de entute dudek du apartaj sakralaj konstruaĵoj, de tio dek sep kapeloj, reprezentanta scenoj de la krucumo de Jesuo kaj la sep malĝojoj de la Virgulino Maria, la tri preĝejoj, la halto de la "Ecce homo" kaj de la Dia tombo lokita sur la supro de la Scharffenberg (Akra monto) en Banská Štiavnica. La komplekso estis konstruita en la jaroj 17441751 en la baroka stilo kaj ĝia iniciatinto estis la jezuito František Perger.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Konstruo komenciĝis la 14an de Septembro 1744 per meto de la baza ŝtono de la Supra preĝejo, antaŭis ĝin retiro de tero sur la Akra monto kaj la akcepto de konstruo ĉefepiskopo de Esztergom, bazita tiu-tempe en Trnava. La supra preĝejo, nomata ankaŭ "la germana", estis kompletigita kaj konsekrita en 1745. La tuta komplekso estis finkonstrita kaj sekve konsekrita post sep jaroj, la 13an de Septembro 1751. La konstruo estis financita de donacoj de urbanoj, la blazonoj de pli ol averaĝe gravaj donacintoj estas metitaj sur la fasado de la kapeloj. Antaŭ la konsekro, dum la festeno de la plej Sankta Triunuo, la kalvario estis vizitita fare de la imperiestro Francisko la 1a Stefano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hidvéghy, A.: Štiavnická Kalvária. Ako povstala, ako dnes vyzerá a ako sa na nej koná pobožnosť. Preložil F. R. Osvald. Banská Štiavnica 1901.
  • Gindl, J. – Vozár, J.: Banská Štiavnica a okolie. Sprievodca po stavebných, umeleckých a technických pamiatkach. Banská Bystrica 1968.
  • Celková, M.: Banská Štiavnica v minulosti a prítomnosti (v kresbe a grafike). Katalóg k výstave. Slovenské banské múzeum a Miestne kultúrne stredisko Banská Štiavnica 1987.
  • Kmeť, A.: Veleba Sitna. Redigis Š. Baranovič. Tatran Bratislava 1989.
  • Krapka, E. – Mikula, V.: Dejiny Spoločnosti Ježišovej na Slovensku. Cambridge, Ontario, Kanado 1990.
  • Radváni, H. a kol.: Banskoštiavnická Kalvária 1751 - 1991. Romkatolika paroĥeja oficejo de Banská Štiavnica 1991.
  • Vozár, J.: Denník princa Leopolda z cesty do stredoslovenských banských miest roku 1764. Osveta Martin 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]