Kalvinana preĝejo (Ács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Ács))
Kalvinana kirko de Ács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Komárom-Esztergom
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Ács.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ács havis jam (katolikan) preĝejon en la 13-a jarcento. Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis, ankaŭ la preĝejo ruiniĝis. En 1628 komencis alveni hungaroj, plejparte kalvinanoj. En 1643 la kalvinana lernejo ekfunkciis, agado de la kalvinanoj en Ács estas kontinua. Inter 1742-1744 ili rekonstruis la kirkon, kelkaj partoj restis el la origina konstruaĵo. Ĝi estis pligrandigita en la jaroj 1754 kaj 1785. La turo konstruiĝis en 1802, en 1879 ĝi estis plialtigita. La orgeno alvenis en 1901. Arkeologia esploro okazis en 1961. Renoviĝoj de la konstruaĵo okazis en 1985 kaj 2000.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kalvinana kirko situas sola, origine ĝi estis ĉirkaŭita per defanda muro, hodiaŭ restis malgranda parto el tio. En la ekstera muro estas legebla memortabulo pri predikisto, kiu estis ekzekutita pro disvastiĝo de la kalvinismo. En la korto etendiĝas memorŝtono pri kalvinana martiro dum la Hungara revolucio de 1956. Fasado de la kirko estas simetria, plejparte ĝi estas la kvadrata turo, kiu estas rizalito. La enirejo funkcias ne ĉe la fasado, sed flanke. La navo estas brikoforma, kie estas 2 vestibloj kaj 2 romanikaj fenestroj. Interne 2 galerioj etendiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.