Kalvinana preĝejo (Șaula)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Șaula))
Kalvinana preĝejo de
Șaula
Kalvinana preĝejo en Șaula
Kalvinana preĝejo en Șaula
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Șaula
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo de Șaula estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Șaula (ĝis la Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Sárvásár).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis menciita unuafoje en 1219 en latina formo "villa Shulusth", poste en 1391 en hungara formo "Salwasara". Jam tiam estis tie malgranda katolika kirko kun paroĥo. Tiu sentura kirko kun plurangula absido laŭ la restaĵoj konstruiĝis antaŭ 1241. En nekonata tempo la kalvinanoj transprenis la preĝejon, kiu bruldetruiĝis en 1834. Poste oni konstruis novan preĝejon, sed ne en tiu loko. Dum la konstruado oni trovis freskojn kaj grekajn literojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La unusola kvadratforma turo situas super la ĉefenirejo. La preĝejo havas unu malgrandan navon. En la muro de la turo oni malkovris skulptitan nigran ŝtonon de romianoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Preĝejturo de Șaula