Kalvinana preĝejo (Cigánd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Cigánd))
Vido al la turo en Cigánd
Kalvinana kirko de
Cigánd
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cigánd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1211 homoj
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Cigánd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento kiel katolika kirko. En la sekva jarcento jam la kalvinanoj uzis la kirkon. En 1793 ĝi estis pligrandigita kaj grandparte trakonstruita, ekzemple la malnova sanktejo iĝis nova flankonavo. En 1836 la turo konstruiĝis. Renoviĝoj okazis en la jaroj 1887 kaj 1923. Dum la 2-a mondmilito kugloj trafis la kirkon, poste renoviĝoj okazis en 1948 kaj 1967. La orgeno alvenis en 1907, ĝi estis renovigita en 1989 kaj 2003. En 2000 la ekstera parto estis pentrita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en mezo de la urbo sur malalta monteto. Ĝi estas ĉirkaŭita per muro. La fasado estas la kvadrata turo, malantaŭe etendiĝas la ĉefnavo, poste la flankonavo. La absido estas okangula. La konstruaĵo havas 2 enirejojn. Interne la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]