Kalvinana preĝejo (Dömsöd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Dömsöd))
Kalvinana preĝejo de
Dömsöd
Kalvinana preĝejo en Dömsöd
Kalvinana preĝejo en Dömsöd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dömsöd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en Dömsöd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine mezepoka katolika kirko funkciis tie ĝis komenco de la 18-a jarcento. En 1774 la kalvinanoj ekkonstruis preĝejon, sed iom da fundamento restis. En 1776 la turo pretiĝis, kiu estis la lasta fazo de la konstruado.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas unue kvadratan turon antaŭ la fronto, kiun sekvas la unusola navo, flanke estas antaŭhalo. Ekstere apogpilieroj apogas la navon. La konstruaĵo finiĝas per plata arko, kiu ne estas pli larĝa, ol la navo. Interne la predikejo kaj la mebloj estis faritaj laŭ stilo de malfrubaroko. Laŭ la muroj estas galerioj, sub ili fenestroj donas lumon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.