Kalvinana preĝejo (Kiskunlacháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kiskunlacháza
Kalvinana preĝejo en Kiskunlacháza
Kalvinana preĝejo en Kiskunlacháza
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskunlacháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Kiskunlacháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

En nekonata tempo (ŝajne fine de la mezepoko) kirko konstruiĝis, kiun supozeble ankaŭ kalvinanoj profitis. Ĝi estas nun ruino. La dua preĝejo konstruiĝis en la 1740-aj jaroj jam for de la Danubo pro la inundoj. La tria preĝejo konstruiĝis en 1772, sed laŭ la permeso ĝi ne povis esti pli granda, ol la katolika preĝejo. Oni konstruis la nun videblan kvaran preĝejon inter 1820-1824.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato. Antaŭ la konstruaĵo restis origina hontoŝtono el la 18-a jarcento, apud la preĝejo monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito estas videbla. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, kies supro estas alta piramido. Ĉe piedo de la turo estas la enirejo. Interne la mebloj kaj la predikejo devenis el la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.