Kalvinana preĝejo (Kunszentmiklós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kunszentmiklós
Kalvinana preĝejo en Kunszentmiklós
Kalvinana preĝejo en Kunszentmiklós
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kunszentmiklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj, 500 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Kunszentmiklós.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1600-aj jaroj oni konstruis la unuan provizoran kalvinanan preĝejon de Kunszentmiklós. Tiutempe la loĝantoj apartenis al la kalvinanoj. En 1734 oni konstruis pli novan preĝejon, kiu jam havis ŝtonan fundamenton. Post 2 jardekoj alvenis permeso konstrui turon, kiu estis malalta. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1786-1792 (sed la kvadrata turo konstruiĝis jam pli frue en 1751), poste oni malkonstruis la malnovan. En 1819 la turo plialtiĝis, tial oni profitis ĝin ankaŭ la fajrobrigado por tuj ekvidi fajron, krome orgeno alvenis. Inter 1891-1911 episkopo Sándor Baksay konstruis la enirejan timpanon, li faris aliajn ŝanĝetojn, fine li establis novan orgenon. En 2002 la turo, en 2005 la navo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ placo, apude monumento pri la supre menciita Sándor Baksay estis konstruita en 2004. La fasado komenciĝas kun la turo, kies piedo estas la ĉefenirejo. Sur la muro estas memortabulo pri la inundoj. La sanktejo estas duonronda. Interne 2 galerioj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]