Kalvinana preĝejo (Laskod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Laskod))
Kalvinana kirko de
Laskod
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Laskod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Laskod.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri preĝejo de Laskod okazis en 1483. Laŭ tiu ĝi estis sentura konstruaĵo kun rajto pri sepultoj. Laŭ la arkeologiaj esploroj ĝi estis konstruita en dua duono de la 13-a jarcento, tiam ĝi estis malgranda kvadrata navo kun duonronda sanktejo. Ĉirkaŭ la 17-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon. Laŭ la nova rito la kirko estis trakonstruita, sed pluraj trakonstruoj okazis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. La turo estis konstruita en 1863. La kirko estis renovigita en la 1990-aj jaroj kune kun la arkeologiaj esploroj. Ekde tiam oni povas vidi partojn el la iamaj freskoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed la enirejo estas atingebla rekte el la trotuaro. En la fasado la larĝa kvadrata turo reliefas, malantaŭe la navo konsistas el du partoj. Al la dua parto malalta konstruaĵo aliĝas. Interne la plej menciindaj estas la triparta freskoserio pri Ladislao la 1-a (Hungario), krome restaĵoj pri Sankta Georgo kaj Sankta Paŭlo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.