Kalvinana preĝejo (Szamosbecs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Szamosbecs
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Szamosbecs
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Szamosbecs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szamosbecs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrugotiko, la turo estas klasikismo
Konstruado
Specifo
Alto 21 m (turo)
Konstrumaterialo masonita el brikoj kaj ŝtonoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Szamosbecs.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita en 1481, sed pli frue en la 1330-aj jaroj katolikaj pastroj de Szamosbecs. (En la 1980-aj jaroj arkeologoj trovis brikon kun surskribo 1481). En nekonata tempo la kalvinanoj akiris la kirkon. En 1638 la kirko estis renovigita kaj konsekrita. En 1837 gravaj mezepokaj partoj estis trakonstruitaj, samtempe turo estis konstruita. En 1889 la kirko estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola inter arboj. La navo formas brikon, al kiu oklatera sanktejo (pli mallarĝa) aliĝas. Iam estis ankaŭ aliĝanta sakristio, kion la kalvinanoj malkonstruis. Same la pilieroj estis malkonstruitaj. Interne la muroj estas plene blankaj. La plafono ne estas pentrita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.