Kalvinana preĝejo (Tiszaszentmárton)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Tiszaszentmárton
Blazono de Tiszaszentmárton, ene la kirko
Blazono de Tiszaszentmárton, ene la kirko
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszaszentmárton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 sidlokoj
Longo 12,5 m (navo), 6 m (sanktejo)
Larĝo 7,5 m (navo), 5 m (sanktejo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tiszaszentmárton.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Tiszaszentmárton jam en 1067 estis menciita kapelo, sed arkeologoj trovis pri tio nenion. La nun videbla gotika preĝejo (tiam katolika) estis konstruita en la 14-a jarcento aŭ en la sekva jarcento laŭ la stilo. Post jarcento la kirko estis trakonstruita, plialtigita. En mezo de la 16-a jarcento la kalvinanoj akiris ĝin, sed 1603-1747 la posedantoj denove estis la katolikoj, poste denove la kalvinanoj, kiuj trakonstruis la kirkon laŭ ilia rito, eĉ la sakristio estis malkonstruita. En 1831 oni konstruis turon kun galerio kaj vestiblo. Ekde 1929 orgeno sonas en la kirko. En la 2000-aj jaroj arkeologoj esploris la konstruaĵon, poste plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur pinto de malalta monteto. La absido estas oklatera kaj apogaj pilieroj apogas ĝin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.