Kalvinana malnova preĝejo (Csurgó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana malnova kirko de
Csurgó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csurgó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Arkitektura priskribo
Konstruado 1784
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana malnova kirko estas religia historia monumento en Hungario, ekde 1950 en urbo Csurgó (pli frue en vilaĝo Alsok).

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua mencio pri kalvinanoj en Alsok okazis en 1634, tiam ili havis komunan eklezian grupon kun la najbara Csurgó. Depost liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en Alsok kalvinana lernejo funkciis kun instruisto, kiu faris ankaŭ diservojn. La nun videbla preĝejo sen turo estis konstruita en 1784. La turo alkonstruiĝis en 1816.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto for de la strato. La kvadrata turo plene reliefas, la turpinto estas bulba. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo en la dekstra parto de la navo. Super la ĉefenirejo estas granda fenestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]