Kalvinana preĝejo (Abaújszántó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Abaújszántó
Kalvinana preĝejo de Abaújszántó
Kalvinana preĝejo de Abaújszántó
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abaújszántó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Dato de konsekro 1752
Konsekrinto episkopo Márton Csáji
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 648 sidlokoj
Longo 22 m (interne)
Larĝo 9 m (interne)
Alto 28 m (turo)
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo de Abaújszántó estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Abaújszántó.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumentoj kalvinanoj vivis en tiu komunumo ekde la 1530-aj jaroj. Ili uzis la katolikan kirkon, sed la katolikoj reakiris ĝin en la malfrua 17-a jarcento. Inter 1705-1751 ĝi denove estis kalvinana, poste katolika. La kalvinanoj konstruis novan gotikan preĝejon en 1751, sed ĝi bruldetruiĝis en 1864, poste rekonstruiĝis jam laŭ baroko. La orgeno estis farita en 1953.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas apogpilierojn. La absido estas plurlatera kaj antaŭĉambro aliĝas al ĝi. La kirko estas kaj ekstere, kaj interne pure blanka. La plafono estas ebena el ligno. La instalaĵoj estas barokaj el la malfrua 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]