Kalvinana preĝejo (Gyál)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyál
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyál
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1992
Arkitektura priskribo
Konstruado 19861992
Specifo
Enhaveco 170 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en urbo Gyál (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri frua kalvinisma historio de Gyál informoj ne estis trovitaj, supozeble la kalvinanoj frekventis diservojn en la najbara Budapeŝto. La arkitektura plano estis farita en 1982, post 2 jaroj alvenis la oficiala permeso. La konstruado daŭris inter 1986-1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. La formo estas komplika, la stilo iomete memorigas al kirkoj en Transilvanio. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.