Kalvinana preĝejo (Józsefváros)
Kalvinana preĝejo de Budapeŝto | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Budapeŝto (Józsefváros)
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Józsefváros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Dato de konsekro | 1935 |
Konsekrinto | László Ravasz |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1930–1935 |
Specifo | |
Enhaveco | 330 sidlokoj, 30 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia (ekde 1993) en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en Józsefváros. Ĝi estas vaste konata kiel "Kirko de la Memoro" (origine "Emlékezet Temploma").
Historio[redakti | redakti fonton]
La unuaj decidoj pri tiu kirko estiĝis jam dum la 1-a mondmilito pro la multe da hungaraj falintoj. La municipo donacis konvenan parcelon en 1925. Patrono de la konstruado estis la kalvinisma Miklós Horthy.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto laŭ ĉefstrato. La fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo. Pinto de la turo estas piramido. Interne estas videblaj 2 galerioj, en la malgranda galerio la orgeno funkcias. La fenestraj bildoj prezentas blazonojn de ĉiuj hungaraj historiaj departementoj.
En la preĝejo koruso funkcias.