Kalvinana preĝejo (Kéttornyúlak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Pápa-Kéttornyúlak
Kalvinana preĝejo en Pápa-Kéttornyúlak
Kalvinana preĝejo en Pápa-Kéttornyúlak
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste novgotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Pápa, en iama vilaĝo Kéttornyúlak (nuntempa urboparto de Pápa).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento oni konstruis katolikan kirkon kun 2 turoj en tiun lokon. La vilaĝo prenis la loknomon mem de la kirko (Kéttornyúlak signifas: loĝejo kun 2 turoj). En 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis. En 1698 la preĝejo estis rekonstruita. En la 17-a jarcento jam la kalvinanoj havis la preĝejon, ili renovigis ĝin en 1753, poste en 1818 kaj 1855. En 1860 Flóris Ferenc Rómer ekzamenis arkeologie la konstruaĵon kaj li konstatis, ke ankaŭ origine jam estis 2 turoj. Fulmo detruis unu el la turoj en 1889, poste oni rekonstruis ĝin laŭ novgotiko. En la 1960-aj jaroj arkeologoj trovis gravajn mezepokajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La turoj altiĝas ĉe la fronto flanke de la enirejo. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo