Kalvinana preĝejo (Kelemér)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kelemér
Kalvinana preĝejo de Kelemér
Kalvinana preĝejo de Kelemér
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kelemér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Kelemér (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika gotika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis ĝin. En 1769 la turo iĝis pli malalta, en 1780 la absido estis malkonstruita, poste la navo longigita. Inter 1849-1851 tie estis kaplano (subpastro) Mikaelo Tompa.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur monteto ĉe la ĉefplaco en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ la paroĥo (nun memormuzeo pri Mikaelo Tompa). Malantaŭ la kirko forlasita tombejo etendiĝas. Sur ekstera muro de la kirko mezepoka fresko jam en malbona stato prezentas Sanktan Kristoforon. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La navo havas reliefantan antaŭĉambron kaj finiĝas en rektangula absido. Interne la galerio estis farita el ligno kaj ties ŝtuperejo estas interne. Laŭ memortabulo la loka pastro estis kondamnita fare de jezuitoj al ŝipa sklaveco en 1675.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.