Kalvinana preĝejo (Mohács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Mohács
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mohács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Suda Transdanubio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17871790
Specifo
Enhaveco 300 + 50 sur la galerio
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Mohács, Kálvin u. 4.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Mohács (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri kirko en Mohács en 1332. Iam post 1526 Mohács apartenis al la Osmana Imperio. En Mohács la hungaraj loĝantoj rifuĝis, poste turkoj kaj sudaj slavoj alvenis, baldaŭ ankaŭ hungaroj, sed ili estis kalvinanoj. La regantaj turkoj iomete favoris la kalvinanojn, ĉar ili ne uzis skulptaĵojn kaj bildojn en la kirkoj. Alvenis kalvinanaj predikistoj kaj supozeble en Mohács jam ekzistis grupo en la 1570-aj jaroj eble kun kaduka preĝdomo. Depost dominado de turkoj la Habsburgoj komence malpermesis la kalvinanajn preĝejojn, ja tiam estis kontraŭreformacio. Ekde la jaro 1681 jam laŭleĝe venis permesoj pri konstruadoj de protestantaj kirkoj. La nun videbla kirko en Mohács estis konstruita inter 1787-1790, pligrandigita en 1922, renovigita en 1978 kaj 2013. La orgeno estis kreita en 1940, trakonstruita en 2013.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto estas ankaŭ monumento pri viktimoj dum la mondmilitoj. La tura fasado estas nevidebla, ĉar post breĉo domo etendiĝas. En la turo 2 sonoriloj loĝas, la turpinto estas bulba. La navo havas imponan krucnavon, tie estas la ĉefenirejo. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne la predikejo estas masonaĵo.

La paroĥo estis kunigita kun Kölked.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.