Kalvinana preĝejo (Tiszacsege)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tiszacsege
Kalvinana preĝejo en Tiszacsege
Kalvinana preĝejo en Tiszacsege
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszacsege
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Tiszacsege (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ŝtona konstruaĵo de la iama Csege estis la katolika gotika preĝejo, pri kiu la unua mencio okazis en la 1330-aj jaroj. Skizo farita en 1528 prezentas la kirkon defend-kirko, la tataroj detruis ĝin en 1596. La reveninta loĝantaro iomete rekonstruis ĝin en 1621, sed la konstruaĵo estis kovrita per pajloj, anstataŭ turo estis nur sonorilostablo. La nun videbla baroka formo (iom pli granda) estis farita inter 1856 kaj 1887. En 1975 renovigaj laboroj okazis, tiam oni trovis la gotikajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed apude estas videbla monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. Apud la kirko tombejo funkciis ĝis 1787. En mezo de la fasado estas la kvadrata turo, kiu iomete reliefas. Meze la enirejo funkcias. La absido estas okangula. Interne laŭ la kalvinana kutimo la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.