Kalvinana preĝejo (Alacska)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Alacska
Kalvinana preĝejo de Alacska
Kalvinana preĝejo de Alacska
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Alacska
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 32 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo de Alacska estas religia historia monumento en vilaĝo Alacska (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke katolika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento. Ekde la malfrua 16-a jarcento aŭ iomete poste jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En 1650 la kalvinanoj pligrandigis ĝin, poste inter 1762-1791 signifaj trakonstruaj laboroj okazis laŭ baroko. Tiam oni faris la kasonan plafonon kaj la internajn instalaĵojn. Komence apud la kirko ligna sonorilostablo altiĝis. La nun videbla turo estis konstruita en 1791.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, la navo laŭlonge paralelas kun la vilaĝa vojo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. Ĉe flanko de la navo antaŭĉambro kun enirejo plene reliefas. La rektangula absido havas apogpilierojn. Interne kaj ekstere la muroj estis blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.