Kalvinana preĝejo (Alunișu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Alunișu
Vido al kalvinana preĝejo en Alunișu
Vido al kalvinana preĝejo en Alunișu
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Alunișu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo de Alunișu estas religia monumento historia en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Alunișu (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Magyarókereke).

Ĝia monumento-kodo estas CJ-II-m-B-07517.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romkatolika kirko konstruiĝis en 1273. En la 16-a jarcento la kalvinanoj trakonstruis ĝin, sed en 1661 la tataroj faris ĝin ruina. Oni konstruis pli novan lignan sonorilostablon en 1690, preĝejon en 1728, kiu estis renovigita en 1746. En 1897 oni konstruis turon kaj en 1904 la konstruaĵo iĝis pli granda. En la sama jaro Hungara Nacia Muzeo aĉetis la baldakenon. La sonorilo funkcias ekde 1931.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unusola kvadratforma turo situas super la ĉefenirejo. La preĝejo havas unu navon. Interne la imponaj mebloj venis el 1746, la pastra seĝo el 1786, la tablo el 1791.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.