Kalvinana preĝejo (Biatorbágy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Biatorbágy
Kalvinana preĝejo de Biatorbágy
Kalvinana preĝejo de Biatorbágy
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Biatorbágy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia ekde 2004 en urbo Biatorbágy (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kalvinanoj okazis en iam vilaĝo Bia en 1626. (En la alia vilaĝo Torbágy katolikoj vivis.) En 1710 kalvinana kirko estis konstruita, en 1811 la apuda paroĥo bruldetruiĝis. En 1870 la preĝejo estis trakonstruita kaj pligrandigita, sed similaj laboroj okazis ankaŭ en aliaj tempoj, sed pri tio mankas datenoj. Ŝajnas, la orgeno alvenis en 1880. Ŝtormo detruis la preĝejturon en 1924. Nova paroĥejo estis konstruita en 2003, nova kunvena domo en 2005, poste mem la kirko estis plene renovigita. Intertempe en urboparto Torbágy estas kalvinana grupo, sed ili ne atingas la nivelon paroĥo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, la fasado estas simetria. Meze la turo nur iomete reliefas kaj estas oklatera. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed estas 2 enirejoj ankaŭ en aliaj lokoj. Super la ĉefenirejo estas duobla fenestro, apud la enirejo ambaŭflanke po unu altaj kaj mallarĝaj fenestroj. La navo finiĝas en plurlatera absido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.