Kalvinana preĝejo (Csetény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Csetény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csetény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 516 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Csetény.

Historio[redakti | redakti fonton]

AEn la frua 16-a jarcento la bienulo estis Bálint Török, kiu iniciatis prenon de la reformacia kredo. La loĝantoj konstruis kalvinanan kirkon ĉefe el ligno, sed la incendioj en 1665, 1774 kaj 1775, fine tertremo en 1790 detruis ĝin. Poste oni profitis restintajn partojn de la iama katolika preĝejo el la 12-a jarcento, do el la katolika kirko iĝis kalvinana en 1793. La turo estis konstruita nur en 1808. Post 2 jaroj la denova sismo faris detruojn, la renovigaj laboroj okazis nur en 1831 kaj 1893. La nun aŭdebla orgeno estis kreita en 1904. Denovaj renoviĝoj okazis en 1955 kaj 2004.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur montetopinto. En la fasado la turo reliefas meze, ankaŭ la enirejo funkcias tie. En la fasado nur la turo havas fenestron, la ceteraj partoj apartenanta al la navo mankas fenestroj aŭ aliaj ornamaĵoj. Interne laŭ la kalvinana kutimo la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.