Kalvinana preĝejo (Decs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Decs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Decs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1962) en Hungario, en grandvilaĝo Decs. Ĝi estas la plej bela mezepoka konstruaĵo de Tolna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri katolika kirko en Decs okazis en 1402, tiam oni konstruis ŝtonan kirkon anstataŭ la malnova el ligno. En 1516 ĝi estis plene trakonstruita. En 1540 la loĝantoj akceptis la reformacion, ili uzis jam la kirkon. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis, en la jam pacaj tempoj en 1720 oni kovris la konstruaĵon kaj trakonstruis ĝin en 1745. Incendio okazis en 1773, la turo estis konstruita en 1788, sed la turopinto en 1907. Renovigaj laboroj okazis en 1908 kaj 1939. En la 1970-aj jaroj oni malkonstruis la vestiblon kaj oni faris novan flankan enirejon. Interne oni malkonstruis la galerion. La turo kun la fasado estis restaŭrita inter 1989-1990.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas inter loĝdomoj laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, la plej alte la turo altiĝas. La navo kaj la absido estas apogitaj per pilieroj. La navo estas pli larĝa, ol la plurlatera absido. Interne estas unika, ke sur la plafonon oni pentris la malhelbluan ĉielon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.