Kalvinana preĝejo (Dunaújváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Dunaújváros
Kalvinana preĝejo en Dunaújváros
Kalvinana preĝejo en Dunaújváros
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstruado 19821985
Specifo
Enhaveco 130 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas unika religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunaújváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalvinanoj de Dunapentele kolektis monon por preĝejo jam ekde 1917. Tiutempe ili aranĝis mesojn en la lernejo. En 1932 oni aĉetis malnovan domon por la pastro, poste la kalvinanoj konstruis apude novan domon por la pastro, sekve la malnova domo iĝis la preĝejo. La nun videbla kirko estis konstruita en la 1980-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekstera formo de la konstruaĵo estas unika, tio estas trunkita kubo. La strukturo estas ĉefe ŝtalo, kiu simbolizas produkton de la ŝtalo en Dunaújváros. La interna parto havas stelan formon, kiu simbolizas la kalvinismon.

Antaŭ la kirko estas videbla la sonorilstablo el ŝtalo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.