Kalvinana preĝejo (Felsőméra)
Ne Konfuzu kun la kalvinana preĝejo en Alsóméra!
Kalvinana preĝejo de Felsőméra | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Méra |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 28 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Felsőméra (Hungario), nuntempe jam en Méra.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1950 apartaj vilaĝoj Felsőméra kaj Alsóméra havis proprajn kirkojn, dum la historio ilia historio kunplektiĝis. Prezenti la veran historion estas malfacila tasko, povas okazi, ke en la suba teksto enŝoviĝis eraroj!
La katolika romanika preĝejo de Felsőméra troviĝas en eklezia listo el 1332, supozeble ĝi konstruiĝis en la 12-a jarcento. Ekde 1595 la kalvinanoj uzas ĝin. En 1794 la kirko bruliĝis, nur la muroj restis. Inter 1795-1811 la kirko estis trakonstruita laŭ baroko. La turo estis konstruita inter 1823-1825. En 2017 la ekstera parto de la preĝejo estis restaŭrita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo kuŝis dum la mezepoko en tombejo, nun jam en mezo de la vilaĝo. Ĝi situas sola. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo estas tra la turo. La navo finiĝas en oklatera, malpli larĝa absido kun apogpilieroj. Ankaŭ la navo havas apogpilierojn. La plafono estas pentrita. La galerio estis farita el ligno.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo]