Kalvinana preĝejo (Harkány-Terehegy)
Kalvinana preĝejo de Harkány | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Harkány-Terehegy
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Harkány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko-klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 200 sidlokoj |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Harkány (Hungario), iam en apuda vilaĝo Terehegy.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum dominado de turkoj la loĝantoj en Terehegy akceptis plene la klavinismon. La baldaŭa kontraŭreformacio faris baraĵojn al la kalvinanoj, sed depost la nova eklezia leĝo en 1781 la kalvinanoj en la lando ricevis eblecojn. En Terehegy la kirko estis konstruita en 1798, sed en la sama loko jam pli frue estis kalvinana kirko konstruita el lomo. En mezo de la 19-a jarcento ĝi estis trakonstruita. La orgeno venis el Pécsvárad kaj estis renovigita en 1988.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo sur malalta monteto en granda korto kune kun arboj. Ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas alia enirejo en flanko de la navo. La absido estas plurlatera. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. La benkoj estas barokaj. Du lignaj kolonoj tenas la galerion. La predikejo estis farita el ligno.