Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Nagydorog)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagydorog
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Nagydorog
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Nagydorog
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagydorog
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
Dato de konsekro 1776
Arkitektura priskribo
Konstruado 17741774
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Nagydorog, Kossuth L. u. 79.
vdr

La kalvinana preĝejo estas la sola sakrala historia monumento en grandvilaĝo Nagydorog (Hungario).

Kalvinana preĝdomo estis konstruita en Nagydorog en 1720. Ties kapacito jam ne sufiĉis en la fruaj 1770-aj jaroj. En 1773 la preĝdomo malkonstruiĝis kaj en la sekva jaro kaj sama loko pli granda preĝdomo estis konstruita. La turo alkonstruiĝis en 1788. La orgeno estis kreita en 1889 kaj estis restaŭrita en 2002. La kirko estis renovigita inter 1994-1998.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La enirejo funkcias tra la turo, sed la pli malnova enirejo estas en la dekstra navoflanko. Interne 2 galerioj estas videblaj, la mebloj estis faritaj en fino de la 18-a jarcento.

Vidu, aŭdu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.