Kalvinana preĝejo (Nagykőrös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagykőrös
Kalvinana preĝejo en Nagykőrös
Kalvinana preĝejo en Nagykőrös
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykőrös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado
Specifo
Alto 75 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Nagykőrös, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam dum la mezepoko estis ŝtona preĝejo, kiu gotikiĝis en 1516. Supozeble en 1545 kalvinana grupo fondiĝis, kiuj komune uzis la preĝejon kun la katolika eklezio. En 1560 oni konstruis apartan kapelonnavon al la preĝejo por kalvinanoj. Tiu parto estas la plej malnova videbla parto de la preĝejo. Baldaŭe la tuta preĝejo apartenis al la kalvinanoj. En 1788 nova navo kaj aliaj partoj konstruiĝis. En 1855 la preĝejo iĝis pli alta pro la orgeno.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unusola alta turo situas super la enirejo. La nuna interna parto pretiĝis en 1877. La unua horloĝo venis en 1693. La turo pligrandiĝis en 1907, kiun longe uzis ankaŭ la fajrobrigado, kiel belvedero. En la turo 3 sonoriloj troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio