Kalvinana preĝejo (Petneháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Petneháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Petneháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas la sola religia historia monumento en vilaĝo Petneháza (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika kirko estis konstruita iam en la 15-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En la 19-a jarcento la preĝejo estis grandparte trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simpla sentura preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto ĉe renkontiĝo de 2 vojoj. En la korto krom la preĝejo estas videbla ankaŭ sonorilostablo. La fasado estas simetria, meze situas la enirejo kun pluvŝirmilo. La absido estas oklatera. Kaj la navo kaj la absido resume havas 13 apogpilierojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.