Kalvinana preĝejo (Ragály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Ragály
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ragály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Longo 15 m (nur navo)
Larĝo 7 m (nur navo)
Alto 15 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Ragály (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La (tiam) katolika romanika preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento. Supozeble ekde la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis ĝin, ili kovris la freskojn per kalko. En 1564 la kirko estis detruita fare de turkoj, en 1626 incendio okazis. En ambaŭ okazoj oni rekonstruis la preĝejon kaj en la 18-a jarcento estis trakonstruita laŭ baroko. La origina firstotureto estis renovigita inter 1876–1882 kaj estis transmetita en 1908. La origina kasona plafono supozeble el 1790 estis malkonstruita en 1910. La lasta renoviga laboro okazis en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de impona ĝardeno. La fasado estas simetria, simpla kaj senornama. La enirejo situas en flanko de la navo, kiu finiĝas en rektangula absido. La navo iomete estas pli larĝa, ol la absido, ambaŭ havas originajn romanikajn fenestrojn. Oni taksas la meblojn el 1790. Kelkaj freskoj estas restaŭritaj. La kirko havas kalikon el la 1480-aj jaroj, la plej malnova tekstilo estis farita en 1548.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.