Kalvinana preĝejo (Sóly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sóly
Kalvinana preĝejo en Sóly
Kalvinana preĝejo en Sóly
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sóly
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo apartenas al la plej malnovaj religiaj konstruaĵoj en statuso monumento historia en Hungario, en vilaĝo Sóly. Nepre ĝi estas la plej malnova vilaĝa preĝejo en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Sóly okazis batalo en 997, kie la juna Stefano la 1-a (Hungario) firmigis sian potencon kontraŭ rivalo. Pro la venko Stefano konstruis katolikan kapelon, kiun dokumento menciis en 1009. En la malfrua 16-a jarcento jam la kalvinanoj profitis la kapelon. Tiutempe okazis bataladoj kontraŭ la turkoj, la kapelo iom ruiniĝis, la renoviĝo okazis en 1706, poste la konstruaĵo estis plurfoje trakonstruita. En la 18-a jarcento ĝi barokiĝis kaj ankaŭ turo estis konstruita. En 1775 estis farita la predikejo, sed oni liveris ties balustradon kun la pentrita kasona plafono (farita en 1724) al la Hungara Muzeo pri Metia Arto en 1894. Arkeologoj komencis esploradi en la preĝejo en 1997, ili trovis partojn de murpentraĵoj, en 2009 sub la preĝejo 2 mezepokajn skeletojn. Ili brakumas unu la alian, tio estas unika en Hungario.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas, malantaŭe etendiĝas la brikoforma navo, poste la rektangula absido, kiu estas pli mallarĝa kaj pli mallonga, ol la navo. En la dekstra flanko de la navo venas la lumo tra 3 malgrandaj fenestroj. Interne la triumfarko estas duonronda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.