Kalvinana preĝejo (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Székesfehérvár
Kalvinana preĝejo en Székesfehérvár
Kalvinana preĝejo en Székesfehérvár
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18291837
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Székesfehérvár. En la urbo ĝi estas konata internurba aŭ malnova preĝejo por distingi pri la alia kalvinana preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento la reformacio ankaŭ en Székesfehérvár disetendiĝis, sed en la sekva jarcento la kontraŭreformacio nuligis la reformaciulojn, poste en la urbon rajtis loĝi nur katolikoj. (La urbo estis katolika diocezo.) Nur en 1824 renaskiĝis la kalvinista grupo kiel filio de Sárszentmihály, baldaŭ en 1840 ĝi memstariĝis. La kalvinanoj aĉetis konvenan lokon por preĝejo, kiu estis konstruita inter 1829 kaj 1837. En 1843 pro granda incendio la kirko bruldetruiĝis, sed en la sekva jaro ĝi estis riparita. En 1877 alvenis la orgeno. Inter 1906-1908 la turo estis plialtigita. En 1932 oni konstruis interne ferbetonan galerion. Dum la 2-a mondmilito bombatako faris domaĝojn, la renoviĝo okazis en 1947, denove en 1966, fine en 2012.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro, sed iome apude estas la paroĥo kaj la kalvinana bazlernejo. La fasado estas simetria, plej supre la kvadrata turo altiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]