Kalvinana preĝejo (Vésztő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Vésztő
Kalvinana kirko en Vésztő
Kalvinana kirko en Vésztő
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vésztő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Vésztő.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Vésztő la kalvinanoj komence konstruis turon en 1797, kiu estis precipe garbejo (simila kutimo aŭ ebleco disvastiĝis en Transilvanio). La vera kalvinana kirko estis konstruita inter 1780-1783. Ĝi estis pligrandigita en 1825. La nuna formo estas videbla ekde 1832. La predikejo estis farita en 1828.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en malgranda parko. La fasado komenciĝas meze kun la kvadrata turo, kie malsupre la enirejo funkcias. En la turo mem troviĝas niĉoj rezistantaj kontraŭ fajro. Longe tie oni stokis lardojn kaj diversajn grenojn. Post la turo situas granda navo, interne 2 galerioj estas. Ekstere malgranda sakristio aliĝas al la navo.

Koruso funkcias en la kirko, krome la kalvinanoj oficiale helpas la familiojn, maljunulojn, malriĉulojn, malsanulojn. Ankaŭ kalvinana lernejo funkcias en la proksimeco de la kirko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.