Kalvinana preĝejo (Vasmegyer)
Kalvinana preĝejo de Vasmegyer | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vasmegyer |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas simpla religia konstruaĵo en vilaĝo Vasmegyer (Hungario). La preĝejo ne estas akceptata en listo de historiaj monumentoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ dokumento jam ekzistis ŝtona kirko en tiu ĉi vilaĝo en 1483. En la 18-a jarcento la kalvinanoj pligrandigis ĝin. Turo estis konstruita antaŭ la navon en 1833. Tiu turo estis malkonstruita en 1979, poste simpla turo konstruiĝis en la jaroj 1985 kaj 1986.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas. La turopinto estas piramido. La enirejo funkcias tra la turo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-05-05 per la retarkivo Wayback Machine