Kalvinana preĝejo (Komló)
Kalvinana preĝejo de Komló | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Komló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Dato de konsekro | 1979 |
Konsekrinto | Kálmán Tóth (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1978 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Komló (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historiaj tempoj Komló estis malgranda vilaĝo kaj ne vivis kalvinanoj. Pro malfermo de la minejo alvenis homoj, inter ili nature kalvinanoj. Ili fondis komunan protestantan eklezian grupon kun la luteranoj en 1926, poste alterne faris diservojn la kalvinana pastro el Dombóvár kaj luterana pastro el Pécs. La kirkokonstruado fiaskis pro la 2-a mondmilito, sed la grupo estis levita kalvinana filio en 1948. Ilia domo estis forprenita en 1949, sed oni aĉetis plian en 1955. Plia areo estis aĉetita en 1973, kie kirko estis konstruita en 1978.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte renkontiĝas kun la trotuaro. Malantaŭe-flanke la katolika Preĝejo Sankta Barbara (Komló) altiĝas. En la fasado meze estas videbla mallarĝa triangulo, kiu atingas supron de la konstruaĵo. La triangulo estas distranĉita per pluvŝirmilo. La malsupra parto estas mem la enirejo. La muro estas blanka, la triangulo bruna. La turo mankas, sed la supra parto de la triangulo impresas la turon. La navo flanke estas kovrita per ŝtonoj.