Kalzoneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalzoneo
Simpla kalzoneo en Itala picejo, tranĉita al duono
Simpla kalzoneo en Itala picejo, tranĉita al duono
Kuirarta klaso Faldita pico,
Kie estas manĝata Italio: Apulio, Abruco, Basilikato, Kampanio, Kalabrio, Sicilio, Sardio
Ĉefaj ingrediencoj Rikoto, mocarelo, salamo/ŝinko, parmezano/pekorino
Similaj preparaĵoj Tomato, provolono, anĉovoj, olivoj, cepoj, betoj, hakita viando, fiŝo, brasiko
vdr

Kalzoneo estas itala en forno bakita faldita pico, ofte priskribita kiel torto farita per fermentita pasto.[1] Ĝi originis en Napolo en la 18-a jarcento.[2] Tipa kalzoneo estas farita el sala panpasto, bakita en forno kaj plenigita per salamo, ŝinko aŭ legomoj, mocarelo, rikoto kaj parmezana aŭ pekorina fromaĝo, kaj ankaŭ ovo.[3] Malsamaj regionaj variaĵoj en aŭ sur kalzoneo ofte povas inkluzivi aliajn ingrediencojn, kiuj kutime rilatas al picaj krovaĵoj. La termino kutime validas por forno bakita anstataŭ fritita bakaĵo (t.e. panzeroto),[4] kvankam kalzoneoj kaj panzeroto ofte konfuziĝas inter si.[4][5][6][7]

Kalzoneo similas al strombolo, itala-usona pica torto, kaj la du estas kelkfoje konfuzigaj.[8][9] Male al stromboloj, kiuj estas ĝenerale rulitaj aŭ falditaj en cilindran aŭ rektangulan formon, kalzoneoj ĉiam estas falditaj en lunarkan formon, kaj tipe ne enhavas tomatan saŭcon interne.[10]

Regionaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Italio[redakti | redakti fonton]

Sandviĉ-grandaj kalzoneoj ofte vendiĝas ĉe italaj rapidmanĝejoj aŭ de stratvendistoj, ĉar ilin facile oni manĝas starante aŭ marŝante.[11] Frititaj versioj de la kalzoneo estas tipe plenigitaj kun tomato kaj mocarelo: ĉi tiuj estas faritaj en Apulio kaj nomiĝas panzeroto[12]

En Basilikato, vario de kalzoneo estas konata kiel pastico, tiu originadis inter la 18-a kaj 19-a jarcento.[13] Porkaĵo (aŭ, pli malofte, kapra viando), ovoj kaj fromaĝo estas ĉefaj ingrediencoj por la plenigado.

La sicilia kudirunio aŭ kudiruni-pico estas malproksime rilata al la kalzoneo. Ĉi tiu estas plado plenigita per cepoj (aŭ kelkfoje aliaj legomoj, kiel terpomoj aŭ brokolo), anĉovoj, olivoj, fromaĝo kaj mortadelo; la volvita pica pasto estas duonfaldita super la plenigaĵo kaj la randoj estas sigelitaj antaŭ ol la ĝi estu fritita.

En Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono, kalzoneoj estas kutime farita el pica pasto kaj plenigita per viandoj, fromaĝoj kaj legomoj.

Tradicia kalzonea pasto, konsistanta el faruno, gisto, oliv-oleo, akvo kaj salo, estas knedita kaj rulita en mezgrandajn diskojn. Ĉiu tiam pleniĝas per fromaĝoj kiel rikoto, mocarelo, parmezano, provolono, kaj aliaj tradiciaj legomoj aŭ viandoj. La pasto tiam estas faldita en duonon super la plenigaĵo kaj sigelita kun ovmiksaĵo en duonluna formo, aŭ foje estas formita en bulon per pinĉado kaj sigelado de ĉiuj randaj ekstremoj. Ĝi tiam estas aŭ bakita aŭ fritita.

En iuj lokoj, tuj antaŭ ol servi, ili estas kovritaj per marinara aŭ alia tradicia saŭco, aŭ kun miksaĵo de ajlo, oliv-oleo kaj petroselo.

Kultura noto[redakti | redakti fonton]

En Italio, ekde la 1960-aj jaroj, populare oni kredas ke kalzoneoj estas la plej bona pico por hejma liverado.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. calzone | Jamie Oliver | Food | Recipes (UK). Jamie Oliver. Alirita 2012-11-07.
  2. 2,0 2,1 Gosetti, Anna. (1967) Le Ricette Regionali Italiane (itale). Casa Editrice, p. 785–787.
  3. Gosetti (1967), p.785
  4. 4,0 4,1 La vera ricetta dei panzerotti pugliesi. Gustoblog.it (2009-03-03). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-05.
  5. Sarkar, Suhashini (June 29, 2015). "Panzerotti: The Empanada’s Italian Cousin", Saveur. Retrieved February 13, 2016.
  6. Minchilli, Elizabeth (December 11, 2014). "Making Panzerotti in Barivecchia", Elizabeth Minchilli in Rome. Retrieved February 13, 2016.
  7. "Deep Fried Panzerotti", food.com. Retrieved February 13, 2016.
  8. Shuster, Jim (May 10, 2012). "The Stromboli vs. the Calzone", Gilroy Patch. Retrieved August 14, 2016.
  9. Daley, Bill, "Calzone v. Stromboli", Chicago Tribune, 2013-03-26. Kontrolita 2013-03-29.
  10. . What Is the Difference Between a Calzone and a Stromboli? (en-us). Alirita 2021-01-05.
  11. MacKenzie, Shea. (1995) The Pizza Gourmet. Garden City Park, N.Y.: Avery Pub. Group, p. Preface iv. ISBN 089529656X.
  12. McDonald, Annamaria Settanni. Puglia panzarotti. Justapinch.com. Alirita 2012-11-07.
  13. U’ Pastizz ‘Rtunnar Calzone. fondazioneslowfood.com. Alirita 2020-07-26.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gosetti Della Salda, Anna. (1967) Le ricette regionali italiane (itale). Milano: Solares.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calzone en la angla Vikipedio.