Kamaran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamaran
insulo [+]

AkvejoRuĝa maro

Supermara alteco14 m [+]
Koordinatoj15° 21′ N, 42° 35′ O (mapo)15.3542.59Koordinatoj: 15° 21′ N, 42° 35′ O (mapo)
Plej alta punktoĜabal Jaman
- alteco24 m

Longo22,4 km (14 mi)
Larĝo8 km (5 mi)
Areo108 km² (10 800 ha) [+]
Loĝantaro2 465 [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]

Kamaran (Jemeno)
Kamaran (Jemeno)
DEC
Kamaran
Kamaran
Map
Kamaran
Vikimedia Komunejo:  Kamaran Island [+]
vdr
Kamaran, videbla el la kosmo

Kamaran-insulo (arabe كمران) estas granda insulo de Jemeno en la Ruĝa Maro. La insulo havas surfacon de 108 km² (longas 18 km kaj larĝas 7 km) kaj situas en strategie grava loko ĉe la suda fino de la Ruĝa Maro. Aliaj fontoj donas surfacan areon de 57 ĝis 207 207 km². Ĝi situas en malprofunda akvo sur kontinenta breto de la Arabia duoninsulo, kun koralaj rifoj. La insula teritorio apartenas al Jemeno kaj estas parto de ties provinco Hadramaut.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kamaran estis okupita dum longa tempo fare de la portugaloj, la Osmana Imperio okupis ĝin en la 19-a jc. kaj uzis kvarantenan stacion por muslimaj pilgrimantoj al Mekao.

En junio de 1915, dum la Unua Mondmilito, la Brita imperio okupis la insulon per trupoj el Adeno. La Traktato de Lausanne de 1923 ĉesigis la posedrajton de la Otomana imperio kaj donis nebulajn formulojn pri estonto de la insulo. Britio plu retenis la insulon sub sia okupado, administris ĝin el Kolonio de Adeno. En 1949, Britio deklaris, ke guberniestro de Adeno estas same guberniestro de Kamaran. La insulo do ne iĝis parto de la la kolonio.

La 30-an de novembro 1967, Kamaran iĝis parto de la Popola Demokrata Respubliko de Jemeno (Suda Jemeno), sed iĝis okupita fare de la Jemena Araba Respubliko (Norda Jemeno) en 1972 kaj iĝis parto de la unuiĝinta Jemeno en 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]