Kamboĝa kuirarto
Kamboĝa kuirarto estas la kuirarto de ĉiuj etnoj en Kamboĝo, sed kmere kuirarto (kmere: សិល្បៈធ្វើម្ហូបខ្មែរ) estas la kuirarto de la kmeroj. Laŭlonge de ĝia pli ol miljara historio, ĥmeraj kuirartoj absorbis elementojn de barata, ĉina kaj pli lastatempe franca kuirarto, kaj pro kelkaj el tiuj komunaj influoj kaj reciproka interagado, ĝi portas multajn similecojn al najbara tajlanda, vjetnama kaj laosa kuirarto.
Pro la geografia loko de Kamboĝo, rizo kaj fiŝoj, precipe dolĉakvaj fiŝoj, estas la du plej gravaj fontoj de nutraĵoj en la kamboĝa dieto. Rizo estas bazmanĝaĵo ĝenerale manĝata ĉe ĉiu manĝo. Fiŝoj estas frititaj, sekigitaj, fumitaj kaj fermentitaj en fiŝpasto kaj fiŝsaŭcon. Fiŝoj kaj fiŝproduktoj estas manĝataj du aŭ tri fojojn tage. Kamboĝa kuirarto ankaŭ uzas multajn fruktojn kaj legomojn, precipe foliajn legomojn.
Esencaj kondimentoj
[redakti | redakti fonton]- Fiŝsaŭco (ទឹកត្រី, tœ̆k trei).
- Fiŝpasto (ប្រហុក, prâhŏk).
- Salikokopasto (កាពិ, kapĭ).
- Sojsaŭco (ទឹកស៊ីអ៊ីវ, tœ̆k si-iv).
- Ostrosaŭco (ទឹកប្រេងខ្យង, tœ̆k préng khyâng).
Spicoj
[redakti | redakti fonton]- Nigra pipro (ម្រេច, mréch)
- Palmosukero (ស្ករត្នោត, skâ tnaôt)
- Salo (អំបិល, âmbĕl)
- Kardamomo (ក្រវាញ, krâvanh)
- Tamarindo (អម្ពិល, âmpĭl)
- Kurkumo (រមៀត, rômiĕt)
- Kapsiketoj (ម្ទេស, mtéh)
- Galango (មើមខ្ញី, meum khnhei)
- Zingibro (ខ្ញី, khnhei)
- Papedaj folioj (ស្លឹកក្រូចសើច, slœ̆k kroch saeuch)
- Ilicio (ចាន់ការី, chănkari)
- Pandanaj folioj (ស្លឹកតើយ, slœ̆k taeuy)
- Frititaj ŝalotoj (ខ្ទឹមក្រហម, khtœ̆m krâhâm)
- Jikama tubero ((ដំឡូងរលួស, dâmlong rôluŏh)
- Ĉina zingibro (ខ្ខ្ជាយ, khchéay)
- Citronherbo (ស្លឹកគ្រៃ, slœ̆k krey)
- Kokoslakto (ទិះ, ktih)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La forgesita manĝaĵo de Kamboĝo (angle). 11 novembro 2018. The Food Programme. BBC Sounds
- Lara Dunston (16 aŭgusto 2017). Kamboĝa manĝaĵo - Kuirado kun fajro, furaĝado, fermentado kaj floroj. Grantourismo Travels.
- Lara Dunston (20 aŭgusto 2016). Forigo de mitoj de kamboĝa kuirarto — Ĝi ne estas 'Milda tajlanda'! (angle) Grantourismo Travels.
- Phil Lees (18 aŭgusto 2006). Kial vojaĝantoj malŝatas kmerajn manĝaĵojn (angle). Phnomenon.