Kamenice (alfluanto de Jizera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice
Kamenice
rivero
Kamenice antaŭ enfluejo de Desna en Tanvald
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distriktoj Jablonec nad Nisou, Distrikto Semily
Montaro Jizera montaro, Karkonoŝa cismontaro
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Hluboký potok
 - dekstraj alfluantoj Blatný potok
Fontrivero
 - situo Černá hora, Jizera montaro, Ĉeĥio
 - alteco 975 m
 - koordinatoj 50° 49′ 55″ N 15° 11′ 59″ O / 50.83194 °N, 15.19972 °O / 50.83194; 15.19972 (mapo)
Enfluejo
 - situo en Jizeron en Podspálov, sur limo de Semily kaj Železný Brod
 - alteco 280 m
 - koordinatoj 50° 38′ 02″ N 15° 17′ 59″ O / 50.63389 °N, 15.29972 °O / 50.63389; 15.29972 (mapo)
Longo 36,7 km (23 mi)
Akvokolektejo 218,61 km² (21 861 ha)
Trafluo Plavy
 - mezproksima 4,65 /s
Hidrologia vico 1-05-01-058
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenice (Jizera tributary)
Portalo pri Geografio
Map

Kamenice estas rivero en Regiono Liberec en Ĉeĥio. Tio estas dekstraflanka alfluanto de rivero Jizera. Longeco de la fluo estas 36,7 km. Areo de la akvejo mezuras 218,61 km².

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Kamenice en Dolní Maxov

Ĝi fontas sub montoselo de Holubník okcidente de monto Černá hora kiel Granda Kamenica rojo, de kie ĝi malsuprenfluas en valon de Kamenice, inundigita en la jaroj 1976–82 dum konstruado de valbaraĵo Josefův Důl, kiu estas la plej granda valbaraĵo de Jizera montaro kaj fontejo de trinkakvo por Liberec. Plu ĝi trafluas tra Josefův Důl, Jiřetín pod Bukovou, sur limo de Tanvald kaj Smržovka kaj tra centro de Tanvald, tra Velké Hamry, Plavy, sub burgo Návarov, kaj sub Spálov, sur limo de Semily (k. t. Spálov u Semil) kaj Železný Brod (k. t. Horská Kamenice) ĝi enfluiĝas en Jizeron.

Ĝi estas la plej signifa jizeramontara alfluanto de Jizera.

Pli grandaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Akva reĝimo[redakti | redakti fonton]

Mezproksima trafluo de la akva fluo ĉe enfluejo faras 4,65 m³/s.

Anonca profilo:

loko rivera km areo de akvejo mezproksima trafluo (Qa) centjara akvo (Q100)
Plavy 12,04 145,11 km² 3,83 m³/s 273 m³/s

Uzo[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre pura akva fluanto (I-a – II-a klaso), truta akvo kun akva turismo.

Tra la valo de Kamenice kondukas fervojlinio Železný Brod – Tanvald (n-ro 035).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rivero Kamenici estas (al la jaro. 2016) nomita paro da rapidtrajnoj de kompanio České dráhy en vojo Prago - Turnov - Tanvald kaj reen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]