Kamenice nad Lipou
Aspekto
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice |

| Kamenice nad Lipou | |||
| germane Kamnitz an der Linde | |||
| urbo | |||
Urbanaj domoj en la placo
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kamenice nad Lipou | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Vysočina | ||
| Distrikto | Distrikto Pelhřimov | ||
| Administra municipo | Kamenice nad Lipou | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Montetaro Křemešník | ||
| Etŝpura fervojo | Fervojlinio Jindřichův Hradec - Obrataň | ||
| Memorindaĵo | Kamenice nad Lipou kastelo | ||
| Rivero | Kamenice | ||
| Situo | Kamenice nad Lipou | ||
| - alteco | 563 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 18′ 07″ N 15° 04′ 39″ O / 49.30194 °N, 15.07750 °O (mapo) | ||
| Areo | 31,53 km² (3 153 ha) | ||
| Loĝantaro | 3 651 (2025) | ||
| Denseco | 115,79 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1267 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 394 70 | ||
| NUTS 3 | CZ063 | ||
| NUTS 4 | CZ0633 | ||
| NUTS 5 | CZ0633 548111 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de urbo | 8 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.kamenicenl.cz | |||
Kamenice nad Lipou estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Vysočina, distrikto Pelhřimov, ĉe la turisme alloga etŝpura fervojo Obrataň-Jindřichův Hradec. Vivas ĉi tie 3 651 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Těmice, Lhota-Vlasenice, Vlčetínec, Častrov, Rodinov, Včelnička kaj Střítež.
La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentzono.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma kastelo (origine gotika burgo, renesance rekonstruita) - 1945-1988 servis kiel porinfana resanigejo, ekde 1998 publike tutjare alireblaj ekspozicioj de Artmetia muzeo Prago (arta forĝarto de la 16-a ĝis 20a jarcentoj kaj historiaj ludiloj) kaj de la urba muzeo (ekspozicio "Muzeo por ĉiuj sensoj")
- gotika preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
- naskiĝdomo de muzikkomponisto Vítězslav Novák
- arbara tombejo Bradlo, ĉirkaŭ 1 km sude de la urbo, konsiderata kiel la plej bela en tuta Mezeŭropo, kaj tombeja kapelo de Sankta Maria Magdalena el 1348
- renovigita juda tombejo el la 19-a jarcento
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 3 663 |
| 1880 | 3 546 |
| 1890 | 3 329 |
| 1900 | 3 265 |
| 1910 | 3 369 |
| 1921 | 3 194 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 2 948 |
| 1950 | 2 958 |
| 1961 | 3 149 |
| 1970 | 3 451 |
| 1980 | 3 951 |
| 1991 | 4 202 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 4 220 |
| 2014 | 3 847 |
| 2016 | 3 798 |
| 2017 | 3 791 |
| 2018 | 3 789 |
| 2019 | 3 766 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 3 760 |
| 2021 | 3 603 |
| 2022 | 3 634 |
| 2023 | 3 720 |
| 2024 | 3 723 |
| 2025 | 3 651 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Kamenice nad Lipou havas ok partojn, kiuj situas sur du katastraj teritorioj (ĉiuj krom Pravíkov sur k. t. Kamenice nad Lipou):
Kulturaj aranĝoj
[redakti | redakti fonton]- tradicia tutsemajna festivalo dediĉita al ludiloj el naturmaterialoj "Hračkobraní"(Ludilrikolto)
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo naskiĝis komponisto Vítězslav Novák (1870-1949)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotogalerio de la urbo Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||

