Kamenná Poruba (distrikto Vranov nad Topľou)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenná Poruba
Kamenná Poruba
hungare: Kővágó
municipo
Oficiala nomo: Kamenná Poruba
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Kamenná Poruba
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 54″ N 21° 31′ 25″ O / 49.04833 °N, 21.52361 °O / 49.04833; 21.52361 (mapo)
Areo 7,406 km² (740,6 ha)
Loĝantaro 1 276 (31.12.2010)
Denseco 172,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1402
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 093 03
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 528773
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: www.kamennaporuba.sk
Portalo pri Slovakio

Kamenná Poruba, (hungare Kővágó estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kamenná Poruba situas laŭ traira flankovojo. Vranov nad Topľou troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1368 laŭ tiama germana nomo "Stephanburbaya". La parte hungara loknomo "Kewporuba" aperis en 1511, la slava "Kamenna Poruba" en 1598. Tiam oni komputis tie 38 domojn. En 1720 20 familioj pagis imposton. En 1784 625 loĝantoj (105 familioj) loĝis en 81 domoj, en 1828 709 vilaĝanoj en 102 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kőporuba, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kővágó 313 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Varannó, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kamenná Poruba 1058 homoj, (918 slovakoj, 117 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]