Kamerego de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamerego en Arnstadt
Interno, teretaĝo

La Kamerego de Arnstadt (germane: Kemenate) troviĝas en la malantaŭa korto de Rosenstraße nr 19-23 en Arnstadt. Ĝi estas la ununura konserviĝinta el tuta serio (i.a. Markt nr 4, Unterm Markt nr 1, Marktstraße nr 21 aŭ 23, Fleischgasse nr 25, Rosenstraße nr 33) . Ĝi estas gotika profana konstruaĵo el antaŭ 13-a jarcento. Hodiaŭa posedanto estas Wirtschafts-Zentrum Arnstadt s.r.l..

Historio[redakti | redakti fonton]

La domo ne forbrulis dum la granda incendio de 1581 kaj lignaj traboj estis el 1308; tamen la domo esta ankoraŭ pli malnova: ĉar dum fajrospuroj troviĝas survande, la traboj ne havas tiajn!

La konstruaĵo estis longtempe kvazaŭ tute enkorpigita en la gantfabrikon Liebmann & Kiesewetter kaj la suda senfenestra flanko nur la lastpasintajn jarojn (ekde 2002) liberigitis de alkonstruita vando. En la ŝtona ejo stokitis ĝis post la Turniĝo felojn. Ĉiam liberaj estis la nuna enirejo (eosta flanko) kaj apudaj fenestroj (el la fino de la 19-a jc).

La iama enirejo estis okcidente, hodiaŭ surmasonita pintarka pordo 1,90 metrojn alta. Ĉe la norda flanko konserviĝis ĝemelfenestro surmasonita kun pintarko kaj restoj de dua ĝemelfenestro kun spuroj de pligrandiĝo ĝis pordograndeco. Ĉe la okcidenta parto troviĝas krome la hodiaŭa ŝtuparo.

La salono en la supra etaĝo havas krom du simplajn, kvazaŭ rektangulajn fenestrojn ĉe la orienta parto ankaŭ du egalajn fenestroj norden. La tuta ejo estas sen iu spuro de hejtilo, do la konstruaĵo servis verŝajne pli al stokado ol al loĝado.

Alia kamerego, alikonstruita, estas la t.n. Stein-domo (Ledermarktgasse nr 2).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 310

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.